Al la enhavo

Eŭropo, la enmigrintoj, kaj la d[ekstrema]j partioj

de patrik, 2010-decembro-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

patrik (Montri la profilon) 2010-decembro-05 07:16:32

Mi nun ofte vidas en novaĵ-kanaloj la kreskiĝon de netoleremo en Eŭropo kontraŭ la enmigrintoj (plejofte la islamanaj). Dekstremaj partioj ankaŭ plifortiĝas, pro islamfobio kaj timo de enmigrintoj. Ŝajnas, ke eŭropo estas en kriza tempo. Mi demandas do: kion ni, esperantistoj, faru?

Demian (Montri la profilon) 2010-decembro-05 15:35:39

patrik:Mi nun ofte vidas en novaĵ-kanaloj la kreskiĝon de netoleremo en Eŭropo kontraŭ la enmigrintoj (plejofte la islamanaj). Dekstremaj partioj ankaŭ plifortiĝas, pro islamfobio kaj timo de enmigrintoj. Ŝajnas, ke eŭropo estas en kriza tempo. Mi demandas do: kion ni, esperantistoj, faru?
Netoleremo venas de timo kaj timo venas de nekoneco.

Tial, mi pensas, ke, ni, kiel esperantistoj, povas lerni vidi la mondon el la okuloj de aliaj kulturantoj. Kiam aliaj vidos nin, ili provos imiti. rideto.gif

Tie ĉi estas ekzemplo: [url=http://4.bp.blogspot.com/_153Ŝ7Vj9q0/R59CPaJphBI/AAAAAAAAAhY/Pqyd0236rZ8/s1600-h/swahili_clock.jpg]La Horloĝio Svahila[/url]

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-06 00:48:25

Pli bone estus ke oni povus legi esperante opiniojn de islamanoj, por ke ni interkomprenu unu la alian. Sed tio ŝajnas tre malfacila. Do ni devas elpensi alian solvon.

Novaĵ-kanaloj ofte elsendas pri ekstremaj okazaĵoj. Ekz, en Japanio oni elsendas kiel ĉinoj manifestacias kontraŭ Japanio, kaj en Ĉinio oni elsendas kiel japanoj manifestacias kontraŭ Ĉinio. Ambaŭ landanoj pli koleras pensante, ke preskaŭ ĉiuj el la kontraŭaj landanoj tiel agas. Sed fakte partoprenantoj de manifestacioj estas nur parto de la ambaŭ landanoj. Por forviŝi tiajn miskomprenojn, oni preferu skribi sian opinion pri okazaĵoj en sia lando. Tiel oni povas ekscii, ke ne ĉiuj el iu lando estas samaj kiel bildo sendita de amaskomunikiloj.

Rilate al islamfobio, nuntempe ne nur ekstremuloj sed ankaŭ mildaj eŭropanoj ekmalamis siajn islamajn najbarojn, ĉu ne? Almenaŭ al mi tiel ŝajnas.

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-06 08:15:25

Demian:Netoleremo venas de timo kaj timo venas de nekoneco.
Kaj tio kondukas al la malhela flanko de la Forto. rido.gif

Demian:Tie ĉi estas ekzemplo: [url=http://4.bp.blogspot.com/_153Ŝ7Vj9q0/R59CPaJphBI/AAAAAAAAAhY/Pqyd0236rZ8/s1600-h/swahili_clock.jpg]La Horloĝio Svahila[/url]
La ligilo ne funkcias. Ĉu vi intencis tio?:
http://www.kamusiproject.org/en/swahili_time_wal...
Mi neniam aŭdis pri tio. Estas interesa. ridulo.gif

Kion fari kontraŭ la netoleremo? Mi ne scias. :/
Eble paroli kun netoleremuloj, ne voĉdoni por netoleremuloj.

Demian (Montri la profilon) 2010-decembro-06 08:47:53

KIAaze:
Demian:Tie ĉi estas ekzemplo: [url=http://4.bp.blogspot.com/_153Ŝ7Vj9q0/R59CPaJphBI/AAAAAAAAAhY/Pqyd0236rZ8/s1600-h/swahili_clock.jpg]La Horloĝio Svahila[/url]
La ligilo ne funkcias. Ĉu vi intencis tio?:
http://www.kamusiproject.org/en/swahili_time_wal...
Jes. Mi volas montri al vi (kaj aliaj ankaŭ) tiun horoloĝion. rideto.gif

Koracio (Montri la profilon) 2010-decembro-09 11:59:36

La islama civilisacio kaj la europa estas malsimilaj. La islamana enmigrantoj ne povas enigi en la europa kulturo. Povas esti, ke ni malplimultos, kaj Europa islamizos. Mi ne volas porti ĉadoron.

Estas depresio, kaj multaj ne havas laboron. Se la enmigrantoj laboras, la popolo de la lando ne povas labori.

Por tiuj multaj diras, ke la enmigrantoj devas iri hejmen.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-09 15:44:31

Por lukti kontraŭ tiu fenomeno, ni, esperantistoj devas:
- konigi la faktojn pri nia prop^ra lando, por kontraŭstari propagandon (ambaŭdirekta), kiel proponas zan
- vortigi la problemojn, por ke malpli da temoj restu tabuaj, kaj uzi racion por konvinki ekstremulojn, prefere ol timon.

Pri islamo, ĝi nenion inventis, Kristana religio konis la samajn problemojn en la pasinteco: fanatismo, misuzo de religio por politikaj celoj, netoleremo, tro-uzado de sia povo, malfacilo por la modera plejmulto sin esprimi, ktp...

Tiujn problemojn kaŭzas nur kelke da homoj, sed la aliaj ne ĉiam povas malebligi ilin.

En Francio, dank'al laikeco (leĝo de 1905), la diversaj religioj povas pace vivi kune.

Reen al la supro