Al la enhavo

Konsiloj pri altnivela esperanto-lernado?

de warcana, 2010-decembro-09

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

warcana (Montri la profilon) 2010-decembro-09 15:54:22

Jen demando por ĉiuj kiu bone regas la esperantan (ekzemple, la lernu-aj lingvohelpantoj).
Kion mi povas fari por pli-perfekti mian konon de la esperantan lingvon?
Ĉu legi ion?

Mia celo estas sukcese trapasi la C-Ekzamenon, par fariĝi lingvo-helpantino kaj helpi homoj lerni la esperantan eĉ se mi estas en urbeto kun nur 2 esperantistoj (mi kaj mia koramiko).

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-09 16:42:39

Por pliperfektigi ĝin mi rekomendas legi laŭeble multajn librojn en Esperanto kaj aŭskulti normal-rapidan, fluan Esperanton en radioelsendoj. Ĉe edukado.net, en la parto "instrumaterialoj" estas pluraj aŭdkomprenaj ekzercoj - kaj ekzakte aŭdkompreno estas ĉiam la plej malfacila parto en ekzamenoj, do ekzercu tion ĉi.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-09 21:03:16

Bedaŭrinde Warcana, mi eklernis Esperanton antaŭ tiom multe da jaroj, ke mi ne plu klare memoras kiu aliro plej progresigis min en la lingvo.

Sed mi svage memoras ke pleje stimulis min la deziro esprimi ekzakte, dum konversacioj, tion, kion mi volis diri, ne volante ŝajni stulta aŭ malsprita. Do la interparolado dum internaciaj kongresoj eble pleje plibonigis mian scipovon. (Nuntempe oni povas konversacii Skajpe sen la neceso elspezi por vojaĝado.)

Tamen ĉiu havas siajn preferojn por lernado. Antaŭ ĉio, elektu metodon kiu plaĉas al vi, ĉar se oni perdas intereson aŭ tediĝas oni ne persistos.

Se sukceson en KER-a ekzameno vi volas, tiam tre utilos studi specimenajn ekzemplojn. Jen ligo por skriba kaj aŭda partoj alklaku.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-10 11:46:14

Por bone regi Esperanton endas uzi ĝin ĉiutage: por taglibro, por pensado, por kalkuloj en magazeno, por konversacio kun amiko(j), por meditado. Evidente oni legu librojn en tiu ĉi lingvo, ĉu tradukitajn, ĉu originalajn. Tiamaniere oni povas eksenti vivecon de lingvo. Eĉ plenumado de milionoj da ekzercoj ne povos doni tian rezulton. Sukceson. okulumo.gif

Reen al la supro