Al la enhavo

Tago de Esperanto

de Tonyodb, 2010-decembro-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Tonyodb (Montri la profilon) 2010-decembro-10 22:47:47

Kiel sendube vi ĉiuj konas, la 15-an de decembro estas la Tago de Esperanto (aŭ la Zamenhofa Tago, laŭplaĉe)

Por tiuj el vi kiuj uzas la lingvon ĉefe en la reto, ĝi povas esti bona okazo ekkoni "realajn" esperantistojn. Plejmulto de kluboj kaj organizoj en la tuta mondo aranĝas diversajn agadojn, internajn aŭ aleksteraj.

Ekzemple, se vi loĝas en Hispanio, vi trovas kelkajn anoncitajn celebradojn tie ĉi: http://bit.ly/zamtagoh.
Ne malfacilos trovi anoncojn pri aliaj landoj kaj urboj, kaj oni ĝenerale bonvenigas novulojn. Ne hezitu kontakti ilin.

Ankaŭ en la reta mondo oni planas diversajn agadojn. Eble la plej organizita estas la kampanjo kiun oni planas en Twitter, skribante en aŭ pri la lingvo, kun la ambicia celo ke ĝi fariĝu "furoranta temo" la 15-an de decembro.

Ne hezitu demandi se vi volas scii pli.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-11 08:30:36

Mi jam skribas en Esperanto en tvitero kaj aliaj retlokoj. Intenca esperanto-inundo en interreto ĉagrenigos homojn kaj suspektigos esperantistaron. Malbona ideo.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-12 00:00:38

nikko:ĉagrenigos homojn kaj suspektigos esperantistaron
Ne troigu. Fari tion nur unu tago ne estos problemo.

Ĝis, Novatago.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-12 13:21:37

novatago:
nikko:ĉagrenigos homojn kaj suspektigos esperantistaron
Ne troigu. Fari tion nur unu tago ne estos problemo.

Ĝis, Novatago.
Estas. Esperanto jam perceptatas kiel sekto kiu agas ordone. Tia entrepreno nur evidentigos tion al homoj.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-13 12:17:15

nikko:Estas. Esperanto jam perceptatas kiel sekto kiu agas ordone. Tia entrepreno nur evidentigos tion al homoj.
Certe estas homoj, kiuj pensas tiel. Tamen por tiaj homoj ne gravas tion, kion faras la esperantistaro ĉar ili ĉiam pensos tiel. Por ili, se esperantistoj agas nevideble, esperantistoj estas sekto kaj se esperantistoj agas videble, esperantistoj estas sekto.

La afero estas ke por la plejmulto el la homaro esperanto ne ekzistas kaj se esperantistoj ne bruas, Esperanto ne estos nek lingvo, nek sekto, nek frikaĵo, nek io. Krome, la efiko, kiun havas la ago okazanta dum nur unu tago, ĉiam estas malgranda kaj bonŝance kaj malbonŝance.

La pasinta jaro, guglo vidigis la esperantan flagon al la monda interreta uzantaro kaj estas io evidenta ke la mondo ankoraŭ ne scias pri Esperanto.

Mi ne estas en Tvitero kaj mi ne aliĝos al tiu agado, sed mi ne kontraŭas ĝin.

Ĝis, Novatago.

dobri (Montri la profilon) 2010-decembro-13 17:46:06

Kio estas frikaĵo? Ne trovis la vorton nek en mia vortaro nek en PIV.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-14 00:42:32

dobri:Kio estas frikaĵo? Ne trovis la vorton nek en mia vortaro nek en PIV.
Certe ĝi estas neologismo. Ĝi estas pli-malpli strangaĵo sed same al star trek kaj la klingona lingvo por trekuloj (star trek ŝatantoj).

Oni povas diri ke frikaĵo estas ŝatataĵo por preskaŭ obsedaj ŝatantoj (frikuloj).

Ĝis, Novatago.

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-14 23:09:35

Tonyodb:Ankaŭ en la reta mondo oni planas diversajn agadojn. Eble la plej organizita estas la kampanjo kiun oni planas en Twitter, skribante en aŭ pri la lingvo, kun la ambicia celo ke ĝi fariĝu "furoranta temo" la 15-an de decembro.
Mi neniam havis konton ĉe Twitter - mi tute ne komprenas la utilon de ĝi, almenaŭ por mi persone. Kutime ne necesas al mi sendi malgrandajn mesaĝojn al la tuta mondo! Mi nur uzas simplan retpoŝton aŭ eble Facebook.

Sed mi decidis registriĝi por doni mian subtenon al tiu ĉi kampanjo. Kial ne? ridulo.gif Estas ankaŭ interese vidi, kiel Twitter funkcias. Kion mi nun faru? Simple sendi iun ajn mesaĝon al la tuta mondo, ne forgesante inkluzivi la gravan vorton #Esperanto? (kio efektive signifas sendi mesaĝon al neniu, ĉar neniu scias la nomon de mia konto ĉe Twitter!).

Plej verŝajne mi faros iujn subtenajn 'pepojn' pro tiu ĉi kampanjo, kaj tiam neniam plu! ridulo.gif
Kompreneble, oni povus diri, ke tio estas iom sensenca! ridulo.gif Sed simple estas por la festo!

Kiu scias, eble mi iam havos ion interesan kaj gravan por komuniki al la tuta mondo. Tiam mi eble ekuzos Twitter pli ofte...?! Mi legis ie, ke ĉirkaŭ 90% de la mesaĝoj senditaj per Twitter enhavas nenion krom iuj tute negravaj informoj. Ekz. 'mi pensas pri iom dormeti', 'mi sidas hejme'. Kvazaŭ ĉiuj volus tion scii! ridulo.gif

gyrus (Montri la profilon) 2010-decembro-15 17:11:47

Mi kreis Youtube-an videon pri la tago kaj poemon kiun mi voĉe legas dum la video.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-18 16:51:31

Mi bedaŭras, sed el tuta esperanta universo la Zamenhafa tago estas tio, kio malplej altiras al mi. Kaj mi kredas, ke ankaŭ ne altiras multajn homojn.

Reen al la supro