Al la enhavo

Patro, Patrino, Patrulo

de SDG, 2010-decembro-11

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-23 16:44:30

Altebrilas:
fekaldemokratio:

Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.
Esperanto: facile lernebla, malfacile forgesebla!
lango.gif
Ja forumo, en kiu oni povas prezenti siajn tre diskutindajn bedaŭrojn, tentas!

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-23 17:17:08

AlfRoland:
Do diru al ni kian sistemon vi preferus.
Eble tian, en kiu mia sorto ne dependos de fiaj kaj sensciaj homoj elektitaj per voĉoj de malsprita homamaso.

Eble tian, en kiu la reĝimo ne forprenados de mi miajn rajtojn, liberecon kaj propraĵon minacante min per fizika violento kaj malliberigo, se mi ne plenumados ĝiajn malsanajn ordonojn.

Eble tian, en kiu ministroj kaj oficistoj havos pli urĝajn aferojn por fari ol enmiksiĝadi en tion, kiel mi vivas, kaj arogadi al si rajton decidi pri ĉio, kio min koncernas.

Ion malpli totalisman ol demokratio - vi komprenas.

Eble do ian specon de oligarĥio, en kiu la regantoj klare scias, pri kio ili rajtas decidi kaj ne, kaj kiuj kapablas kompreni kaj defendi abstraktajn ideojn esencajn por homa libereco, digno, kaj progreso.

Tian sistemon, en kiu mi ne estos sklavo, sed persono, kiu povas ĝui liberecon kaj respekton.

AlfRoland:Onidire Winston Churchill esprimis la problemon jene:

Demokratio estas aĉa sistemo, sed ne ekzistas pli bonan.
Eble pli bona sistemo estus tiu, kiu ne permesus al homoj, kia Adolf Hitler, regi ŝtatojn?

Min ne tre konvinkas argumentum ab auctoritate pri aferoj, en kiuj mi ne estas kompleta diletanto.

Kaj se Winston Churchill estas por vi nekontestebla aŭtoritatulo, al kies diraĵoj oni nepre devas konsenti kvazaŭ li estus ĉioscia dio, tio nur estas via persona tragedio.

sinjoro:Kiel bildiĝis tiu "manko de esprimlibereco"? Ĉu viaj mesaĝoj estis forigitaj, via konto nuligita perforte?
Tio ne plu gravas.

sinjoro:ne tro informiĝinte pri Esperanto kiel komunumo kaj kiel lingvoprojekto
Ĉu vi scipovus montri konkrete, en kiuj lokoj mi videbligis mian nesufiĉan scion pri Esperanto kiel lingvoprojekto, aŭ misjuĝis ties komunumon?

Alikaze via kontestado de mia orientiĝo en la temo estas nur maldeca truko por provi iel savi la ideon, kiun vi konfesas, de kompromitiĝo.

Sed min ne mirigas, ke vi vidas vian ŝancon nur en tiaj provoj, ĉar argumentoj, ke mi malpravas, videble al vi mankas.

Cetere, ni finu ĉi tiun diskuton kiel eble plej rapide. Mi havas aliajn farindaĵojn, kaj kiel mi diris, mi volas forlasi la komunumon.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-25 20:26:34

fekaldemokratio:
Cetere, ni finu ĉi tiun diskuton kiel eble plej rapide. Mi havas aliajn farindaĵojn, kaj kiel mi diris, mi volas forlasi la komunumon.
Kiom da fojoj ni ankoraŭ devos legi tiajn naŭzaĵojn pri kiel povra kaj kunsentinda vi estas en la rolo de kaptito de la Esperanto-komunumo, kiu katenas vin ĉe tiu ĉi forumo?

fekaldemokratio:
en kiuj lokoj mi videbligis mian nesufiĉan scion pri Esperanto kiel lingvoprojekto, aŭ misjuĝis ties komunumon?
Pri la komunumo la afero estas pasinteca jam, sed Esperanton kiel lingvon mistaksas viaj diroj en la unua mesaĝo ĉi-fadene: baze de sonoj de la malplej uzataj vortoj vi taksas la tutan fonologion; la vorto-derivadon kaj afiksojn vi opinias stultaj nur tial, ke vi ne vidas kopion de ĝi en naciaj lingvoj, kaj la projekton vi rigardas nur desupre kiel eŭropano komparante ĝin ja kun aliaj lingvoj eŭropaj, ktp.; kaj je ceteraj saĝaj argumentoj de via flanko ni devas "kredi"...

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-25 20:28:49

fekaldemokratio:
sinjoro:Kiel bildiĝis tiu "manko de esprimlibereco"? Ĉu viaj mesaĝoj estis forigitaj, via konto nuligita perforte?
Tio ne plu gravas.
Ekzakte tian disvolviĝon de diskuto pri la "problemo" mi supozis okulumo.gif

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-25 21:01:43

sinjoro:
fekaldemokratio:
sinjoro:Kiel bildiĝis tiu "manko de esprimlibereco"? Ĉu viaj mesaĝoj estis forigitaj, via konto nuligita perforte?
Tio ne plu gravas.
Ekzakte tian disvolviĝon de diskuto pri la "problemo" mi supozis okulumo.gif
Ne estas mi, kiu komencis paroli pri tio, do mi ne sentas min devigita plu disvolvadi la temon. Ni diru, ke tio estas mia privata "problemo".

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-25 21:06:40

Mi deziras, ke por ĉiam ĝi restu privata.

Mi jam sufiĉe ekstertemis ĉi tie...

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-25 22:22:02

sinjoro:Kiom da fojoj ni ankoraŭ devos legi tiajn naŭzaĵojn pri kiel povra kaj kunsentinda vi estas en la rolo de kaptito de la Esperanto-komunumo, kiu katenas vin ĉe tiu ĉi forumo?
Ĉu estas mia kulpo, ke iu senĉese demandas min pri io, kaj mia granda ĝentileco ne permesas al mi ne respondi?

sinjoro:Esperanton kiel lingvon mistaksas viaj diroj en la unua mesaĝo ĉi-fadene: baze de sonoj de la malplej uzataj vortoj vi taksas la tutan fonologion;
Tiuj vortoj estis nur ekzemploj, eble fakte nenecesaj. Sed por ĉiu homo, ion ajn scianta pri fonetiko, devus esti klara, ke la fonologio de Esperanto estas tre diletante kaj fiaske konstruita, se oni konsideras, ke la celo de ĝia kreinto estis igi la lingvon facile uzebla por homoj de multaj diversaj landoj.

En niaj mesaĝoj aperas vortoj, kiaj "malĝustaĵojn", "transtemiĝis", "plursencaĵojn" aŭ "Kristnasko" (rememoru la japanan "kurisumasu" por "Christmas"!) kaj tiuj ja estas ordinaraj esperantaj vortoj bone spegulantaj la sonsistemon de tiu lingvo, kaj ne iaj artefaritaj ekzemploj. Ĉu vi reale opinias, ke tiaj vortoj estas facile elparoleblaj por ĉiu homo? Ĉu vi vere pensas, ke ne eblus trovi aŭ krei pli facilan kaj amikan lingvon, por ke ĉino povu interparoli kun japano, aŭ finno kun indoneziano, anstataŭ fanatike kredi je tio, ke tiu bizara kaj fonologie absurda Esperanto taŭgas kiel "dua lingvo por ĉiuj"?

sinjoro:la vorto-derivadon kaj afiksojn vi opinias stultaj nur tial, ke vi ne vidas kopion de ĝi en naciaj lingvoj,
Mi opinias ilin maltaŭgaj por la celo de tutmonda internacieco ĉefe pro tio, ke ili produktas multajn plursencaĵojn, kiuj povas kaŭzi stultajn miskomprenojn, laŭŝajne pli probable al tiu, kies unua lingvo ne estas eŭropdevena.

sinjoro:kaj la projekton vi rigardas nur desupre kiel eŭropano komparante ĝin ja kun aliaj lingvoj eŭropaj, ktp.;
Mi ne scias, kiel mi povus ĝin rigardi kiel neeŭropano, sed se vi celas, ke mi transloĝiĝu al alia kontinento, kaj tiam miaj diraĵoj fariĝos pli fidindaj, mi povas konsideri eĉ tion por vi.

Pri komparado al eŭropaj lingvoj - mi ja komparis Esperanton al mezeŭropaj lingvoj, ĉar al tiuj ĝi ŝajnas kvazaŭ-simili, kion mi konsideras unu el ĝiaj malavantaĝoj, sed mi menciis ankaŭ la indonezian kaj la japanan, rimarkigante pri fonologia plifacileco de tiuj du lastaj.

Resume - vi menciis nur iajn bagatelaĵojn, kiuj ŝajnis al vi malavantaĝoj de miaj kritikoj, preterlasante ties esencajn punktojn. Sed tio, ke vi ne sukcesis rebati miajn argumentojn, estas nenio stranga, ĉar ili baziĝas sur nekontesteblaj faktoj.

Sed eble ni jam vere fine finu. Ĉi tio estas granda tempoperdo.

Reen al la supro