Al la enhavo

Etendado de infinitivo

de Genjix, 2010-decembro-30

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:20:46

Saluton!

Ĉu mia frazo ĝustas?
Li ordonis min resti ĉi tie.
----

Se jes, ĉu ĝi etendas al:
Li ordonis min ke mi restu ĉi tie.
----

Kaj ĉu ĉi tiuj frazoj ĝustas?
Vi rigardi tiun estas bona afero.

Ke vi rigardas tiun, tio estas bona afero.
----

Dankon!

Sxak (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:52:18

Genjix:
Li ordonis min resti ĉi tie.
Li ordonis min ke mi restu ĉi tie.
ambaŭ frazoj estas ĝustaj
Genjix:
Kaj ĉu ĉi tiuj frazoj ĝustas?
Vi rigardi tiun estas bona afero.

Ke vi rigardas tiun, tio estas bona afero.
Kaj pri ambaŭ tiuj frazoj mi dubas. Pri la unua mi preskaŭ certas, ke ĝi estas erara.
Vi rigardas tion bona afero estas ĝusta frazo.
La duan frazon (kiu komenciĝas de "Ke") mi ne bone komprenis.

sergejm (Montri la profilon) 2010-decembro-30 06:15:36

Genjix:Saluton!

Ĉu mia frazo ĝustas?
Li ordonis min resti ĉi tie.
----

Se jes, ĉu ĝi etendas al:
Li ordonis min ke mi restu ĉi tie.
La frazo estas ĝusta, kaj ĝi etendiĝas kiel vi indikis.
Genjix:
Kaj ĉu ĉi tiuj frazoj ĝustas?
Vi rigardi tiun estas bona afero.

Ke vi rigardas tiun, tio estas bona afero.
----
rigardi ĉi tie estas subjekto, do vi iĝas komlenento, do aldonu prepozicion:
Por vi rigardi tion estas bona afero.
En la dua frazo estus pli bone reordigi subfrazojn:
[Tio] estas bona afero, ke vi rigardas tion.

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 07:02:25

Dankojn al ambaŭ.

sergejm:En la dua frazo estus pli bone reordigi subfrazojn:
[Tio] estas bona afero, ke vi rigardas tion.
Kial?

sergejm (Montri la profilon) 2010-decembro-30 08:26:41

Genjix:Kial?
Kutime, ke-subfrazo estas post la ĉefa subfrazo. Tamen, vi povas meti ĝin la unua.
Krome, duobla tio ne tro bonas.
Tiu kutime estas uzata antaŭ substantivo: tiu homo, tiu libro ktp.
Tio neniam estas uzata antaŭ substantivo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-30 08:35:36

Genjix:Saluton!

Ĉu mia frazo ĝustas?
Li ordonis min resti ĉi tie.
----

Se jes, ĉu ĝi etendas al:
Li ordonis min ke mi restu ĉi tie.
----
Eblas diri la duan frazon sen 'min': "Li ordonis, ke mi restu ĉi tie". (La 'min' estas iom superflua)

Sed mi preferus diri 'Li ordonis min resti ĉi tie'.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-30 10:09:45

Chainy:Eblas diri la duan frazon sen 'min': "Li ordonis, ke mi restu ĉi tie". (La 'min' estas iom superflua)
La ordono ne nepre estas por "mi", ankaŭ ĝi povus esti por aliulo: Li ordonis ilin ke mi restu ĉi tie.

Ĝis, Novatago.

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-30 10:35:14

novatago:
Chainy:Eblas diri la duan frazon sen 'min': "Li ordonis, ke mi restu ĉi tie". (La 'min' estas iom superflua)
La ordono ne nepre estas por "mi", ankaŭ ĝi povus esti por aliulo: Li ordonis ilin ke mi restu ĉi tie.

Ĝis, Novatago.
jes, vi pravas.

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-30 11:44:41

Oni eble menciu, ke la rekta objekto de la verbo ordoni estas tio, kio estas ordonita, ekz.: ordoni ion

ordoni min estas la mallongigita formo de: ordoni al mi

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 12:50:15

Dankon!

Reen al la supro