Al la enhavo

Norda pola kaj suda pola

de DaniBCN, 2010-decembro-31

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 05:47:56

Okazas amuza afero inter la katalunaj kaj la polaj.
Antaŭ iom da jaroj homoj kiu subtenas la futbalteamon "real mardid", ĉar ili ne komprenas la katalunan lingvon parolata de la subtenantoj de "Barça" volis ofendi nin kaj insultis nin kun la adjektivo "polaco"=pola.

La amuza afero estas ke ekde tiu afero, ke ankoraŭ okazas, ni ŝatis tion kaj ni ŝercas pri tio.

Dum esperantista rekontiĝo, ekzemple, okazis piedpilkado inter la "norda pola" kaj la "suda pola"... Ni interpalolis kun niaj tre malsamajn lingvoj sed ni diras al la ailaj geesperantisoj ke ni tute komprenas ĉar ni estas el la sama nacio (la norda Kataluna, kaj la suda pola)

La plej aspektita progamo en la kataluna televido estas humoran programon kiu temas pri kataluna politiko kaj nomiĝas "Polònia".

Kaj unu el la plej amuza afero: kanto kreita de kataluna kantisto kontraŭ Franco estis uzita kiel himno de Solidarnosc en Polando:

L'estaca

L'estaca en la pola lingvo

Ekde tiu "insulto" la katalunanoj estas iomete polaj kaj amegas niaj nordaj fratoj, kiu havas tre malsama kulturo sed li vere estas niaj fratoj.

VIVU POLANDO NIA ETERNA PATRUJO!!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 11:10:49

Mi ne komprenas ion.
Mia hispana ne estas perfekta, tamen en la hispana vortaro "polaco" signifas simple "pola" (Itale: polacco). Se mi eraras bonvolu diri al mi.
Kial tio estas eble insulto?

Mi konas nur la vorto "Polacke" en la germana, kiu ne estas tre afabla.

Mi legis hodiaŭ ke Pollando estas lando kun tre bona ekonomia evoluigo en la EU, el la dua loko poste Germanio.
Tial mi diras: Pollando, bonvenon en Eŭropo!

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 15:18:16

Eddycgn:Mi ne komprenas ion.
Mia hispana ne estas perfekta, tamen en la hispana vortaro "polaco" signifas simple "pola" (Itale: polacco). Se mi eraras bonvolu diri al mi.
Kial tio estas eble insulto?

Mi konas nur la vorto "Polacke" en la germana, kiu ne estas tre afabla.

Mi legis hodiaŭ ke Pollando estas lando kun tre bona ekonomia evoluigo en la EU, el la dua loko poste Germanio.
Tial mi diras: Pollando, bonvenon en Eŭropo!
Mi kredas ke vi miskomprenas min. polaco en la hispana signifas simple "pola", ne estas insulto en si mem.
Sed la hispana naciisto diras al la katalunaj ke ni parolas stangan lingvon, do li nomiĝas nin "polaj", ne kiel insulto, ii diras tion por remarki ke ni parolas tre stranga lingvo.
Nek la katalunan, nek la hispana malamas la polaj.

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-31 15:53:39

Al nehispanaj parolantoj, la Kataluna kaj Hispana lingvo sonas kiel la sama lingvo - do ĉu la hispana lingvo ankaŭ sonas kiel la pola lingvo laŭ tiuj homoj de la suntenantaro de Real Madrid? lango.gif

(Nu, se mi legus la vikipedia paĝo pri la Kataluna lingvo mi povus facile vidi ke la kataluna sonus tre malsimila al la Hispana, sed la pensprocedo estas la sama kiel pensi ke la kataluna lingvo sonas kiel la pola okulumo.gif)

cellus (Montri la profilon) 2011-januaro-06 12:44:32

Ĉu ne "polaco" signifas "polo", do persono de pola nacieco, aŭ kiel adjektivo "pola" ekzemple "pola" libro aŭ "pola" filmo?

La pola vorto por polo estas "polak", kaj ĝi do estas la origino de hispana "polaco".

En la sveda lingvo Polen estas la lando, Pollando, kaj polen estas "la poluso". Fama sveda humuristo do kreis la sloganon: "La Nordpoluso al la nordaj poloj!" (Nordpolen åt nordpolackerna!"

Eble la kaŭzo ke oni volas nomi la katalunanojn poloj originas en la teatraĵo de Goldoni, La vivo estas sonĝo, kiu temas pri reĝo en la ekzotika kaj malproksima lando Pollando.

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-06 14:14:14

cellus:Nordpolen åt nordpolackerna!
Hahaha! Tio estas amuzega!
Mi konfesas, ke kiam mi estis tre juna infano, kaj mi ne sciis pri geografio, mi kredis ke "Poland" (la angla vorto por Pollando/Polujo) estis aŭ nacio apud "Holland" aŭ nacio apud la sudpoluso... Ankaŭ, mi ofte miskomprenis la vortojn "holland", "the netherlands" (kiu ofte anglaj parolantoj nomas "holland"), "dutch" (la adjektivo de "netherlands" en la angla lingvo) kaj "denmark" (kiu sonas kiel "Dutch" laŭ infano).

Do, laŭ mi kiam mi estis juna infano, Pollando, Holando/Nederlando/Danlando (unu nacio rido.gif) kaj la subpoluso estis unu grandega supernacia ento, el kiu oni povus aĉeti bongustajn "danish"jn okulumo.gif.

Kaj mi ne rakontos pri la plua intermiksado pri "great danes" (Danhundoj) kaj "Neverland" (la hejmo de Peter Pan, kiu laŭ la pigraj reguloj de mia akĉento, estas kiel oni povas elparoli la vorton "Netherland").

Je sud-polus-hol-neder-never-land-denmarko, dankinde, mi ne nun kredas. rido.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-06 20:46:00

ceigered:... Pollando, Holando/Nederlando/Danlando...
Amuzega...
tio eblas se oni vidas la mondon el sube (from down under)...

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-07 10:21:51

Eddycgn:
ceigered:... Pollando, Holando/Nederlando/Danlando...
Amuzega...
tio eblas se oni vidas la mandon el sube (from down under)...
Ne, tiu ago nur naŭzus onin shoko.gif
Kaj, estas tro da herboj antaŭ niaj vizaĝoj...
(traduko: dume en aŭstalio.... - bildo de tie, mi ne scias pri la enhavo)

(Ankaŭ, mi kredas ke multaj aŭstraliaj infanoj eble eĉ ne konas la fakton ke ili loĝas en la Suda duonglobon ĝis ili iomete plimaljuniĝas, ĉar la televida programado por infanoj tie ĉi kutime havas multajn usonajn programojn okulumo.gif)

Reen al la supro