Al la enhavo

Estonio

de Eddycgn, 2010-decembro-31

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 11:21:33

Morgaŭ Estonio enmetas la eŭron. Ili ne havas problemojn pri ŝuldoj.
Gratulojn!

Kun Estonio estas dek sep landoj kiuj uzas eŭron...

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-decembro-31 17:05:52

Eddycgn:Morgaŭ Estonio enmetas la eŭron. Ili ne havas problemojn pri ŝuldoj.
Gratulojn!

Kun Estonio estas dek sep landoj kiuj uzas eŭron...
Vivu Estonio!
Morgaŭ Vi skribu,kio pliboniĝis, aŭ male.
Feliĉan 2011!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 17:28:53

Eble komentos kelkaj estoniaj esperantistoj, post kiam ili elprenis la tutan monon el la sekurŝranko kaj alportis ĝin al la banko per ŝanĝi!
Feliĉan novan jaron al la tri baltaj landoj!

cellus (Montri la profilon) 2011-januaro-01 10:36:26

La ĝenerala opinio en Svedio estas eŭroskeptika, kaj niaj medioj rakontas, ke multaj germanoj nomas la eŭron Teuro kio aludas al la germana vorto por "multekosta". Oni ankaŭ raportas de aliaj landoj, ke la civitanoj pensas ke post la enkonduko de la eŭroj, la prezoj altiĝis.

Mi ne scias kian sukceson oni havus se oni rigardus tian karigon kiel fraŭdo, sed la ideo estas interesa, laŭ mi!

Rilate al la Europa Unio kiel tia, mia impreso estas ke la publika opinio en Svedio estas same anti-unia, kiel niaj svedaj amaskomunikiloj diras ke la brita publika opinio estas.

Estas tamen interesa afero ke en la lando, ekzemple Svedio, oni kurağigas la civitanojn esti membroj de sindikatoj kaj aliaj organizoj, ĉar kune, solidare, oni povas atingi multe pli ol la unuopaj homoj individue, sed tiu opinio ne ŝajnas laŭdinda kiam temas pri la internaciaj rilatoj, kiam oni pli favoras la ideon ke ĉiu lando estu sendependa kaj absolute ne cedu sian liberecon al iu alia lando!

Ju pli kune la eŭropaj popoloj povus agi, des pli fortan voĉon ili povus havi en la monda politiko, kaj tio eble ne estus malbonaĵo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-januaro-01 11:41:16

cellus: Ju pli kune la eŭropaj popoloj povus agi, des pli fortan voĉon ili povus havi en la monda politiko, kaj tio eble ne estus malbonaĵo.
Mi tute konsentas kun vi, ne nur en tiu frazo, sed ankaŭ en la aliaj. La nacia sendependenco estas nur teoria, ĉar fakte, ĉiu nacio DEPENDAS de alia(j) nacio(j) por senfinaj bezonoj. Kaj tio, laŭ mi, estas bona. Kiel vi diras, kune, solidare, oni atingas multe pli ol individue. Se tio validas por sindikatoj kaj organizoj, tio ankaŭ validas por ŝtatoj kaj nacioj.

Ju pli da nacioj kune, des malpli da militoj kaj konfliktoj.

Aliparte, mi ankaŭ pensas ke la enkonduko de la eŭro altigis prezojn, sed ne salajrojn, bedaŭrinde.

Amike el Hispanujo.

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-01 13:01:45

antoniomoya:Ju pli da nacioj kune, des malpli da militoj kaj konfliktoj.
Mi kredas ke bedaŭrinde tiu frazo ne estas tre ĝusta - Militoj kaj konfliktoj inter nacioj, jes, sed inter popoloj (kiel triboj, familioj, bandoj, politikaj organizaĵoj kaj eĉ individuoj) bedaŭrinde ne. Tamen la problemo pri tio mi kredas estas ke ne estas sufiĉe empation en la koroj de homoj en la hodiaŭaj urbegoj. Kiam homo vidas tro da homoj antaŭ li, li ne povas kompreni la vidaĵo kiel indivuduoj sed nur kiel grupo da objektoj.

Sed, se ne estus la ideo ke eĉ homoj, kiujn oni ja konus, estas ie "strangaj" aŭ "malbonaj" aŭ "nehomaj", tio estus bonega. Tio estas duono de la batalo, ĉu ne? ridulo.gif

Gratulojn al Eŭropo, pro la progreso al la espero ke homoj, de historie malsamaj nacioj, povas unuiĝi sen mortigo. sal.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-januaro-01 13:28:59

Estonio tre rapide faris multe da reformoj.

Kaj tio estas bona ekzemplo por mia lando.

Gratulojn por Estonio!

Reen al la supro