Al la enhavo

Ĉu estas afikso por la profesioj ?

de crescence, 2011-januaro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-03 19:13:09

Saluton !

Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?

Dankon

geo1963 (Montri la profilon) 2011-januaro-03 20:24:52

crescence:Saluton !

Por la profesiuloj, estas la afikso "-isto". Ĉu estas afikso por la profesioj ?

Dankon
Ne, sed vi ne bezonas ilin:

kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
seruristo = serurista profesio/metio/fako, seruristprofesio
ŝtonhakisto = ŝtonhakista profesio/metio/fako, ŝtonhakistprofesio
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio

ktp.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-03 22:20:09

Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-04 22:19:38

geo1963:
kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
...
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio
ktp.
Hmmm, mi trovis "medicino" kaj "scienco"...
Ĉu tiuj-ĉi ne esprimas la profesion?

yyaann (Montri la profilon) 2011-januaro-04 23:03:40

sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?
Ne, franclingve ne estas ia unueca regula sufikso sole uzata por montri la profesion, sed male, pluraj, kiuj ankaŭ uziĝas alicele.

Médecin > Médecine
Mannequin > Mannequinat
Artisan > Artisanat
Physicien > Physique
Chercheur > Recherche
Métallurgiste > Métallurgie
Programmeur > Programmation
Webdesigner > Webdesign

Neniel regule! lango.gif

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-05 10:51:58

sudanglo:Ĉu ekzistas tia afero en la franca, Crescence?
Min pardonu pro mia malfrua respondo. Yyaann bonege repondis.

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-05 10:53:23

geo1963:
Ne, sed vi ne bezonas ilin:

kuracisto = kuracista profesio/fako, kuracistprofesio, kuracistfako
seruristo = serurista profesio/metio/fako, seruristprofesio
ŝtonhakisto = ŝtonhakista profesio/metio/fako, ŝtonhakistprofesio
sciencisto = sciencista profesio/fako, sciencistprofesio

ktp.
Tio min kontentigas. Dankon al vi.

Reen al la supro