Al la enhavo

Klarigo de kantoteksto

de Matthieu, 2011-januaro-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2011-januaro-06 13:54:51

Saluton,

Mi tre ŝatas La Perditan Generacion, sed iliaj tekstoj estas iomete malfacile kompreneblaj. Ĉu iu povus helpi min kompreni la tekston de Sub fortepiano en Kiev’? Mi komprenas la apartajn vortojn, sed la frazoj ŝajnas al mi senrilataj unu al la aliaj kaj entute mi ne komprenas pri kio temas la kanto.
Mensogis mi al mi mem
Nur iom por forigi la timon
Por interhoma konem’
Por ekforgesi la limojn

Do, ni kuŝiĝis sur plank’
Sub fortepiano en Kiev’
Eble logitaj al danc’
Certe ĝuigaj de l’ tie’

Repensis mi pri ŝakludad’
Kiel komuna lingvo ŝajnis
Antaŭesperanta serenad’
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis

Gardisto ekkriis: “For!
La respektindajn klientojn vi ĝenas!
Kantu en silenta ĥor’”
Gardismo, kion ĝi tenas?

Ja, komuna malamik’
Ofte kunigas homgrupon
Okazis ankaŭ al ni
Ĉielarkkolora pactrupo

Eble ekĉesis en ni
Tiam la malvarman militon
Sur stranga ŝipo de ebri’
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?

Ĉu ni mensogis ĉiuj kvar
Ke ni ne devus disiĝi
Sub mezeŭropa stelar’
La fremduleco faliĝis

Eble falis kun ĝi
La mondo kiun ni komprenas
Post la muroj nur ekzistas ni
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Karesos ni kio alvenas…

Reen al la supro