Al la enhavo

Ĉu iu povas rekomendi iun Esperanto-babilejon al mi?

de Omniknowledge, 2007-majo-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-majo-11 21:28:23

Nu, post kiam oni pli-malpli lernis ion, ni devas provi ĝin eluzi tiom multe, kiom eblas, por perfektigi onian lertecon. Do, mi interesiĝas se iu konas iun aktivan Esperantan babilejon, la foruma komunikado simple ŝajnas relative malrapida al mi. Antaŭdankon.

diogotux (Montri la profilon) 2007-majo-11 22:31:59

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-12 11:07:47

Omniknowledge:Do, mi interesiĝas se iu konas iun aktivan Esperantan babilejon,
Dum tiu ĉi semajnfino devas ekfunkcii la tujmesaĝilo de lernu!. Mi ne scias, ĉu ĝi estos aktiva, tio dependas de lernu!-uzantoj. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 13:46:43

diogotŭ:tentu tie:

http://ĝangalo.com/babilejo/
Unue, mi ne komprenas uzadon de la vorto "tentu" ĉi-kaze. Mi preferus "provu".
Due, la Interreto ne komprenas la literon "ĝ" en la nomo de la paĝaro, ĉar la litero forestas en la angla. Tial mi ne sukcesis trarigardi. Paĝaro "gangalo.com" nun estas vendata.

karlb (Montri la profilon) 2007-majo-13 16:24:45

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-13 16:51:14

La Trinkejo ofte enhavas kelkajn homojn.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-13 17:55:14

Jes, la tujmeŝagilo de Lernu funkcias ! Hura ! rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 17:58:52

Mi ĵus eniris en la Trinkejon. Tute sukcese. Mi memoras, ke estis Pastorant, kiu unua rakontis pri tiu babilejo, sed mi decidis, ke ĝi ne funkcias. Mi eraris. La Trinkejo funkcias. Ĉeestis du aliaj personoj, el Brazilo kaj Germanio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 18:28:11

Mielo:Jes, la tujmeŝagilo de Lernu funkcias ! Hura !
Kaj bone funkcias. Kiu volas rapide kaj humure korespondi?
Niaj transoceanaj amikoj! Ĉu vi jam vekiĝis por babili?

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-14 18:51:26

Terurĉjo:Due, la Interreto ne komprenas la literon "ĝ" en la nomo de la paĝaro, ĉar la litero forestas en la angla. Tial mi ne sukcesis trarigardi. Paĝaro "gangalo.com" nun estas vendata.
La adreso estas "g x a n g a l o . c o m".

Sed lernu.net ŝanĝas g x al ĝ.

Reen al la supro