Al la enhavo

infanoj kaj geknaboj

de crescence, 2011-januaro-11

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-11 09:47:52

Saluton,

- Ĉu mi povas uzi la vorton "geinfanoj" ?

- Ĉu la vorto "infanino" estas ?

- Kiu estas la diferenco inter "geknaboj" kaj "infanoj" ?

Dankon pro via helpo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-11 11:42:34

laŭ mi infano estas juna homo sendepende de ĝia sekso. tial geinfanoj fakte estas erara kaj superflua vorto.

ekzemple: en ĉambro ludas multaj infanoj kaj ĉiuj estas knaboj.

dirante geknaboj oni supozas ambaŭ seksojn

dirante infanoj oni tion ne nepre supozas

plia ekzemplo:

antaŭ mi staras grupeto de knaboj
mi povas diri al ili: infanoj aŭ knaboj

antaŭ mi staras grupeto de knabinoj
mi povas diri al ili: infanoj aŭ knabinoj

antaŭ mi staras grupeto de geknaboj
mi povas diri al ili: infanoj aŭ geknaboj

ЗЫ: mi ne ŝatas sendi demandantojn al revo aŭ aliaj vortaroj kaj diversaj gvidiloj

mi preferas klarigi per ekzemploj

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-11 12:44:39

Dankegon al vi pro tiu longa kaj klara respondo !

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-januaro-11 13:03:04

Vi pravas, tamen nepre ne ekzistas iu regulo, laŭ kiu "geinfanoj" aŭ "infanino" estus malĝustaj.
Ili ja estas malkutimaj (ĉar jam ekzistas "geknaboj" kaj "knabino"), sed ne malpermesitaj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-11 16:14:38

ha-ha, mi decidis konsulti en ReVo kaj tuj renkontis jenon: "li kondukis la patron de la infanino". Fonto estas La Nova Testamento, S. Marko 5:40.

Mi ne intencas diskuti kontraŭ tiel fama vortaro kaj kontraŭ S.Marko.

Ŝutante cindron sur mian kapon, mi konfesas mian eraron.

Do, resume, se oni volas emfazi virinan sekson de infano, oni plenrajtas uzi vorton infanino!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-11 19:23:43

Infano estas sekse neŭtra vorto. Plej multaj vortoj por homoj en Esperanto estas sekse neŭtraj. Ili ne nepre bezonas -invira, eĉ kiam oni parolas pri certa persono kun konata sekso. Oni uzu ilin nur, kiam la sekso estas grava.

Geinfanoj estas gramatike bona, sed tute superflua. Tia agado eble iam igus inistojn paroli pri gepersonoj (tre simile okazaĉis kaj okazaĉas en la germana) kaj tiel plu. Tial mi fortege malrekomendas ĝin.

Al mi krome ŝajnas, ke mi mem (16-jarulo) estas knabo, sed mi ne plu estas infano. Do mi ja vidas ian diferencon: Knaboknabino oni estas dum pli longa periodo de sia vivo ol infano. (La precizaj aĝlimoj estas nek difinitaj nek difinindaj.)

tommjames (Montri la profilon) 2011-januaro-11 19:54:09

darkweasel:Geinfanoj estas gramatike bona, sed tute superflua. [..] Tial mi fortege malrekomendas ĝin.
Plejparte mi konsentas, sed tia uzo de "ge" ĉe sekse neŭtraj vortoj povas esti utila se oni volas emfazi ke ĉeestas homoj de ambaŭ seksoj, ne nur unu sekso.

Reen al la supro