Al la enhavo

Afikso "-ero"

de crescence, 2011-januaro-25

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-25 09:02:26

Saluton,

Ĉu la vorto "kafero" estas ĝusta ? Ĉu la vorto "kafgrajno" utilas ?

Kulero estas elemento el kulo ? rido.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-25 11:21:48

Cresence, mi pensas ke oni normale diras kafgrajno por la aferoj kiujn oni muelas.

Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).

Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.

crescence (Montri la profilon) 2011-januaro-25 12:23:48

sudanglo:Cresence, mi pensas ke oni normale diras kafgrajno por la aferoj kiujn oni muelas.

Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).

Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.
Dankon al vi

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-25 17:23:07

Kiel ekzemplis mia Esperanto-instruisto:

Menstruo = truo en la menso?
Influo = fluo de la ino?

Certe ne!

Mi nur en raregaj esceptaj okazoj havas problemon distingi ĉu temas pri radiko aŭ pri kunmetaĵo.

Via,

Daniel

sudanglo:Cresence, mi pensas ke oni normale diras kafgrajno por la aferoj kiujn oni muelas.

Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).

Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.

henma (Montri la profilon) 2011-januaro-25 18:25:16

danielcg:Kiel ekzemplis mia Esperanto-instruisto:

Menstruo = truo en la menso?
Influo = fluo de la ino?

Certe ne!

Mi nur en raregaj esceptaj okazoj havas problemon distingi ĉu temas pri radiko aŭ pri kunmetaĵo.

Via,

Daniel
Vi forgesis

literaturo: turo farita el literoj rido.gif

Amike,

Daniel

Reen al la supro