Al la enhavo

Rotary & Esperanto

de LeandroFreitas, 2011-februaro-01

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

LeandroFreitas (Montri la profilon) 2011-februaro-01 11:21:26

La oficiala lanĉo de la nova retpaĝo de la esperantistaj rotarianoj okazis la 1-an de februaro 2011

www.radesperanto.org

La Grupo RADE (Rotaria Amikaro De Esperanto), konsistanta el rotarianoj kiuj apogas kaj uzas la internacian lingvon aktive, celas realigi la idealojn de Rotario Internacia por interkompreno, amikeco kaj la paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter rotarianoj de malsama lingvo-deveno kaj kunlabori en la internaciaj servoj de R.I.

Februaro estas la monato en Rotario dediĉita al la Tutmonda Interkompreniĝo. Tial, oni elektis ĉi tiun monaton por aperigi la plej novajn (kaj taŭgajn) informojn pri la internacia komunikado en Rotario, kaj pri ĝia solvo pere de esperanto.

La retpaĝo estas rezulto de la kunlaboro inter rotarianoj, rotaraktanoj kaj apogantoj de ambaŭ idealoj el malsamaj landoj, kiuj ankaŭ pere de interreto uzas esperanton kiel ponto-lingvon por la traduko de la informoj al pluraj naciaj lingvoj. Oni celas daŭre pligrandigi la nombron da lingvoj.

Ni esperas, ke ĉi tiu estos utila por la analizado de la lingvaj problemoj, kiujn Rotario alfrontas, kaj, ke tie la esperanto-parolantoj povos ricevi informojn pri Rotario Internacia, kaj precipe ke la rotarianaro ricevos informojn pri la internacia lingvo esperanto kaj ties agadoj ene de la rotaria mondo.

RADE-teamo

orchideo (Montri la profilon) 2011-februaro-01 12:45:34

Saluton!

Dankon pro la interesaj informoj!

orchideo

Reen al la supro