Al la enhavo

Ĉu scipovi paroli Eon faciligas lerni Itala ankaŭ?

de omid17, 2011-februaro-02

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

omid17 (Montri la profilon) 2011-februaro-02 17:29:13

Mi estas interesita pri kelkaj lingvoj kaj mi volas eklerni unu el ili. Mi deziras lingvon kiu estas plej proksima al Esperanton por ke mi povas lerni ĝin pli facile. Ĉu estas Itala aŭ Hispana bona elekto?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-02 18:29:27

Mi ne scias pri la itala, sed koncerne la sonaron kaj la vortprovizon, mi ne rekomendus la hispanan - ĉar ĝi estas tro proksima al Esperanto.

En miaj lecionoj de la hispana, jam fojfoje okazis al mi, ke mi miksis esperantaĵojn en mian paroladon de la hispana ...

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-02 18:51:29

omid17:Mi estas interesita pri kelkaj lingvoj kaj mi volas eklerni unu el ili. Mi deziras lingvon kiu estas plej proksima al Esperanton por ke mi povas lerni ĝin pli facile. Ĉu estas Itala aŭ Hispana bona elekto?
Mi asertas ke la itala tre similas esperanton, certe fare de la granda kvanto de vortoj kiuj devenas el la latina.
Mi opinias ka la itala pli similas esperanton ol la hispana, tamen la diferenco estas malgranda.

Mi konsilas al vi, ne lernu du similajn lingvojn samtempe. Mi faris tion kaj la rezulto estis konfuzo!

zaratustro (Montri la profilon) 2011-februaro-16 00:24:22

Mi pensas ke la Hispana,Itala, Portugala estas tro similaj. Vi tre bone povus lerni , ĉar ĉiuj el tiuj lingvoj havas multegajn similajn vortojn kaj strukturon.

Reen al la supro