Al la enhavo

ĝi

de crescence, 2011-februaro-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-05 10:20:33

Saluton,

Mi scias, ke la pronomo "ĝi" estas uzata por nomi senvivaĵojn, kaj por nomi bestojn, kiam la sekso ne gravas. Ĉu oni ankaŭ uzas la vorton "ĝi" por nomi homojn, kies la sekso ne gravas ?

Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-05 10:43:01

jes.
Piv en la artikolo "infano" donas la ekzemplon:
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon(Z)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-05 10:56:47

Tio estas fakte iom malfacila demando.

Laŭ PMEG: Tria persono oni uzu li por plenkreskaj personoj, kies sekso ne gravas. Oni povas uzi ĝi por infanoj kaj bestoj, kies sekso ne gravas.

La Fundamento iom subtenas tiun teorion: §11 de la Ekzercaro:
ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon
§13:
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon
§18:
mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.
(Tiu ĉi listo de ekzemploj ne estas kompleta.)

Tamen Zamenhof skribis en Lingva Respondo:
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi” (uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. [...] Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: “riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi” (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).
Mi mem fojfoje uzas ĝi tiel ankaŭ por plenkreskaj personoj. Ne ŝajnas al mi tre sencohave distingi infanojn kaj plenkreskulojn. Ne estas tamen eraro uzi li. Multaj - ankaŭ mi - simple uzas tiu, kio ŝajnas al mi plej racia.

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-05 11:22:53

Dankon pro tiuj longaj respondoj interesaj. De nun, mi uzos "ĝi" por nomi homon.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-05 17:38:42

Nur por emfazo:

Jes, Zamenhof mem diris ke jes.

Reen al la supro