Al la enhavo

Bezonatas helpantoj por "frato" de lernu!

de Jev, 2011-februaro-05

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2011-februaro-05 19:35:59

Antaŭ longa tempo mi skribis en la forumoj pri la planoj de E@I funkciigi novan paĝaron, kiu estus multlingva informportalo pri Esperanto kaj la movado - "Esperanto aktuale". Laŭ ideo tiu paĝaro devus enhavi ĉiujn gravajn datumojn pri nia movado. Krome per tiu paĝaro oni povus facile verki novaĵojn kaj artikolojn pri Esperanto-rilataj temoj en sia nacia lingvo. Do se vi iam volis havi bonan eblon informi pri via agado en la nacia lingvo, vi baldaŭ povos tion fari.

La paĝaro jam nun enhavas sufiĉe oportunan sistemon por verkado kaj tradukado de novaĵoj kaj artikoloj. Speciale por la novaĵejo estis kreita "Administrejo de dosieroj", kien oni povas alŝuti diversajn fotojn, dokumentojn kaj enmeti poste ilin en sian artikolon. Estis aldonita "Aktualepedio" - konciza enciklopedieto pri Esperanto-aferoj kaj homoj, kiuj laŭ nia opinio ofte aperos en artikoloj kaj novaĵoj.

Nun ni laboras pri lastaj aferoj, ni kreas la paĝojn pri helpantoj, pri la kerna teamo kaj plibonigas regulojn pri uzado de la paĝaro. Kiam tio pretos (kaj tio espereble baldaŭ okazos), ni estos pretaj funkciigi la paĝaron. Estonte ni planas forte ligi la paĝaron al lernu!.

Ni planas kunlabori kun diversaj jam ekzistantaj novaĵservoj en Esperantujo kaj kunlaboros kun diversaj konataj redaktoroj, ekz. Stano MARČEK, Kalle KNIIVILÄ ks. Ni planas multe informi pri la projekto dum diversaj aranĝoj, do kredeble baldaŭ la projekto iĝos konata. Kaj vi estas kompreneble ĉiam bonvenaj helpi nin pri tio.

Ni daŭre bezonas helpantojn por la projekto. Se vi volas, ke la paĝaro ekzistu en via lingvo, kontrolu ĉu ĝi estas tradukita al ĝi kaj se ne, eble vi povas helpi fari tion. La tradukado okazas en nia tradukejo. La testa versio de la paĝaro estas videbla ĉi tie. Ni ankaŭ baldaŭ bezonos homojn, kiuj povus kaj volus okupiĝi pri verkado de novaĵoj kaj artikoloj en diversaj naciaj lingvoj. Se vi estas tia persono, bonvolu anonci vin ĉe la teamo de "Esperanto aktuale". Dankon pro via atento kaj anticipan dankon pro via kunlaboro.

Atentu, ke ĉe la testa paĝaro daŭre kelkaj aferoj povas iom misfunkcii aŭ aspekti iom strange, ĉar tie daŭre okazas diversaj laboroj.

Reen al la supro