Al la enhavo

streketoj kaj ordaj nombroj

de crescence, 2011-februaro-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-10 09:00:18

Saluton,

Kiel oni skribas la grandajn ordajn nombrojn kun streketoj ?

Mi scias, ke oni skribas dek-una kun streketo.

Kiel oni skribas la grandajn nombrojn ? Ekzemple :

456 823° = kvarcent-kvindek-ses-mil-okcent-dudek-tria (streketoj ĉie)

456 823° = kvarcent kvindek ses mil okcent dudek-tria (unu streketo)

456 823° = kvarcent kvindek ses mil okcent dudek tria (nul streketo)

Dankon al vi.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-10 09:12:20

crescence:dek-una
dek-unua

crescence:Kiel oni skribas la grandajn nombrojn ? Ekzemple :

456 823° = kvarcent-kvindek-ses-mil-okcent-dudek-tria (streketoj ĉie)

456 823° = kvarcent kvindek ses mil okcent dudek-tria (unu streketo)

456 823° = kvarcent kvindek ses mil okcent dudek tria (nul streketo)

Dankon al vi.
Vidu: Nombraj vortetoj kun A-finaĵo
Oni povas, sed ne devas meti dividstrekon (ankaŭ en dek unua/dek-unua). Ĉu eblas/indas meti dividstrekon inter kelkajn, sed ne ĉiujn partojn de tia nombro, mi ne scias. Mi ĉiuokaze rekomendus esti konsekvenca kaj aŭ meti dividstrekojn ĉie, aŭ nenie.

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-10 09:24:50

Dankon pro via helpo.

Reen al la supro