Al la enhavo

Internacia renkontiĝo PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo, sude de Kolonjo

de Lude, 2011-februaro-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Lude (Montri la profilon) 2011-februaro-14 12:30:26

Saluton!

La ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilaĝo Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, kiu tre plaĉis al ni - ĝi troviĝas sur monto kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ĝi havas agrablan endoman naĝejon. Eblas bele promeni ĉirkaŭe en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono.

Iom da prelegoj kaj lingvaj kursoj, iom da promenoj kaj ekskursoj

Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, aŭskulti kelkajn prelegojn, havi konversacian rondon aŭ alian lingvan kurson, ĝui la flosadon en la varma akvo de la endoma naĝejo, fari promenojn kaj ekskursojn, festi paskon - do ĝui la vivon kaj la printempon. Ni invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.

Lerni Esperanton en Esperantujo

En la renkontiĝoj de EsperantoLand ĉiam la plimulto de la partoprenantoj estas fluaj parolantoj de Esperanto el diversaj landoj. Do kiel lernanto kaj progresanto oni lernas la lingvon simile kiel dum lingva kurso en la lando de la lingvo - dum la kursohoroj kaj en la paŭzoj, de mateno ĝis vespero.

Semajno antaŭ pasko

La renkontiĝo okazos en la semajno antaŭ pasko kaj finiĝos en la paska lundo. La datoj do kongruas ekzemple kun la lernejaj ferioj en Belgio, en germanaj landoj kiel Nordrejn-Vestfalio aŭ Rejnlando-Palatinato kaj en la zonoj B kaj C en Francio (ekzemple Lille kaj Parizo).

La informojn kaj la aliĝilon vi trovas sur la hejmpaĝo de PRINTEMPE .

Ni tre ĝojos, se vi ŝatos partopreni. Volonte mi respondos viajn demandojn.

Kun afablaj salutoj

Lu Wunsch-Rolshoven

--

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org

Reen al la supro