Al la enhavo

Visual Basic

de ratkaptisto, 2011-februaro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-februaro-16 20:23:20

Mi volos skribi malgrandan programon per Visual Basic. Mi ne scias, kial mi povas montri la literojn kun akzentoj en la Visual Basic-teksto de deklaro. Dankon pro viaj helpoj.

sal.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-17 13:59:46

ratkaptisto:Mi volos skribi malgrandan programon per Visual Basic. Mi ne scias, kial mi povas montri la literojn kun akzentoj en la Visual Basic-teksto de deklaro.
Saluton!

Kiuj akcentoj?

kiel áéíúó ÁÉÍÚÓ ?

Aŭ ĉapeletoj?
kiel ĉĝŝĵĥ?

Aŭ âêûîô?

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-17 14:07:08

Eddycgn: Mi supozas ke li parolas pri la esperantaj ĉapeloj, sed eble... Kiu scias? ridulo.gif

Ĉu vi jam provis nur alglui "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" en vian programon? Se jes, kia eraro okazis? Se ne, provu nun! Eble ĝi funkcios facile.

Krom tio, mi havas kelkajn sugestojn por helpi vin:

Ĉu vi uzas VB.NET aŭ la malnovan VB6? Eble estas diferencoj.

Laŭ mi memoras, tommjames verkis Tajpi'n per VB6.

Laŭ miaj etaj scioj, vi devas konfirmi ke vi uzas Unikodon ĉie: en la fonto de la programo, en ĉiuj en-memoraj string'oj, en ĉiuj legataj kaj skribataj dosieroj, ktp. (evitu uzi ĉenojn da nur-8-bitaj literoj). Mi pensas ke vi povas enmenti la esperantajn literojn rekte inter citiloj "", uzante Tajpi'n aŭ "Character map". Kaj konservu la dosieron en Unicode, ne en ANSI, Latin-1, Windows-1252, ktp. Latin-3 funkcius sed ĝi nun estas malmoderna.

Se oni misinterpretos Latin-3-ajn literojn kiel Latin-1, oni vidos:

E¦OÞANØO ÆIU¬AÝDE
e¶oþanøo æiu¼aýde

Se oni misinterpretos UTF-8 kiel Latin-1, oni vidos:

EĤOÅANÄO ÄIUÄ´AŬDE
eÄ¥oÅanÄo ÄiuĵaÅ­de

Se ne eblas enmeti la esperantajn literojn rekte, vi povas konverti ilin ĉe traduku.net en iun alian formon (mi pensas ke C# uzas la formon "\\u9999"; pri VB mi ne scias).

Rimarku ke unikodo povas esti kodigita en plurajn formojn, kiel UTF-8 kaj UTF-16. Lernu kiujn la programlingvo plej bone subtenas, kaj konvertu inter ili se necese ĉe la eniroj kaj eliroj (input/output) kiujn la programo faras. Se vi ne scias, uzu UTF-8.

Kiam vi montros la tekston al la uzanto, elektu tiparon kiu enhavas la esperantajn literojn. Verdire, estas malgrandega eblo ke vi trovos tiparon SEN la esperantaj literoj en la defaŭltaj tiparoj de Windows, sed problemoj povos okazi se vi uzos iun specialan tiparon specife desegnita por beleco sed kun nenia internacieco aŭ se vi kreos konzolajn programojn.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-februaro-17 14:37:00

ratkaptisto:Mi volos skribi malgrandan programon per Visual Basic. Mi ne scias, kial mi povas montri la literojn kun akzentoj en la Visual Basic-teksto de deklaro. Dankon pro viaj helpoj.
sal.gif
Mi supozas, ke Visual Basic subtenas Unikodon. La kodoj de ĉapelitaj literoj estas
x-notaĵo ISO-8859-3 Unikodo
---------------------------------------
Ĉ 0xc6 0x0108 Ĉ
ĉ 0xe6 0x0109 ĉ
Ĝ 0xd8 0x011c Ĝ
ĝ 0xf8 0x011d ĝ
Ĥ 0xa6 0x0124 Ĥ
ĥ 0xb6 0x0125 ĥ
Ĵ 0xac 0x0134 Ĵ
ĵ 0xbc 0x0135 ĵ
Ŝ 0xde 0x015c Ŝ
ŝ 0xfe 0x015d ŝ
Ŭ 0xdd 0x016c Ŭ
ŭ 0xfd 0x016d ŭ

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-23 13:13:31

Kial homoj kreas fadenon kaj ne revenas por diri ĉu la sugestoj funkciis? demando.gif

Reen al la supro