Al la enhavo

Vorto en libro pri go-ludo

de Miland, 2011-marto-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-05 21:53:13

Mi eklegis Invito al Go-ludo, kiun mi aĉetis en Roterdamo en 2008. En la unua paĝo troviĝas la frazo: "En Japanio, goo okupas la unuarangan popularecon el ĉiuj endomaj amuzaĵoj."

Mi ne trovis la vorton endoma en miaj vortaroj.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-05 21:58:51

Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta! rido.gif

Balbutanto (Montri la profilon) 2011-marto-05 22:50:40

Miland:Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta! rido.gif
Tute ne. Legante, mi tre ofte renkontas vortojn, kiuj ŝajnas novaj kaj nekompreneblaj, ĝis mi disigas ilin en ĝiaj *fundamentaj* eroj, kaj hop! La senco elsaltas la paĝon. Vortoj tiaj oni ĝenerale ne forgesas. sal.gif

Reen al la supro