Al la enhavo

Morto pro Konfuzo

de remy_boligee, 2011-marto-08

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2011-marto-08 18:25:03

Jen alia teksto (espereble malpli ofenda, ĉi-foje okulumo.gif) kiun mi ĵus tradukis el la portugala.

Kredeble mi faris kelkajn erarojn. Tiuj familiaj terminoj estas iom komplikaj.
Morto pro Konfuzo

La jena letero estis trovita en la poŝo de memmortinto:

Kara s-ro Policoficisto,

Kulpu neniun pro mia morto. Mi volonte lasis ĉi-vivon ĉar se mi vivus pli longe mi neeviteble mortus pro frenezo. Mi klarigas al vi, s-ro Policoficisto: Mi havis la ideaĉon edziĝi kun vidvino kiu havis filinon. Se tion mi scius, mi neniam edziĝus.

Mia patro, plej damninde, estis ankaŭ vidvo, kaj li domaĝe enamiĝis kaj edziĝis kun la filino de mia edzino. La rezulto estas ke mia edzino fariĝis la bopatrino de mia patro. Mia duonfilino iĝis mia patrino, kaj mia patro estis samtempe mia bofilo.
Post iom da tempo mia filino naskis knabeton, kiu fariĝis mia frato, tamen nepo de mia edzino. Mi estis, do, avo de mia frato. Pasis iom da tempo kaj mia edzino ankaŭ naskis knabon kiu estis frato de mia patrino, bofrato de mia patro kaj onklo de lia filo. Mia edzino estis, konsekvence, bofilino de sia propra filino.
Mi, s-ro Policoficisto, fariĝis patro de mia patrino kaj frato de mia patro kaj miaj filoj, kaj mia patrino estis ankaŭ mia avino, ĉar ŝi estis patrino de mia patrino. Mi estis, do, avo de mi mem.

Finfine, s-ro Policoficisto, antaŭ ol la afero komplikiĝu eĉ pli, mi decidis abandoni la vivon. Pardonu min, s-ro Policoficisto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-08 18:34:44

remy_boligee:(espereble malpli ofenda, ĉi-foje okulumo.gif)
Hej, ankaŭ via unua teksto neniom estis ofenda! rido.gif

Reen al la supro