Al la enhavo

Multe kaj siaj uzoj

de binary_death, 2011-marto-20

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

binary_death (Montri la profilon) 2011-marto-20 05:18:47

Mi ŝatus scii la veran sencon de multe uzite kun tiel kaj tiom.
Okazas ke mi ne trovas ĝin en mia lingvo kaj mi neniam scias kion ĝi signifas.
Mi parolas hispana lingvo... do krom la klarigo se estas iu kiu parolus mian ligvon tie ĉi, mi estus dankita se tiu tradukas por mi la proksiman frazon:

En mia domo estas tiom (multe) da pomoj ke mi ne povas manĝi ĉiujn.

Mi esperas ke tiu frazo estus korekta senkulpa.gif

Vere mi esperas ke tiu ĉi teksto estus komprenebla.

Antaŭ finali, mi havas alian demandon.
Kia diferenco estas inter "Ĉio" kaj "Ĉiom"? Kiam oni devas uzi ĉiujn? (Ĉu ĝi estas korekte uzi "ĉiu" tie? Mi temas pri la unua kaj la dua... )

Plejn grandajn dankon!

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-20 11:42:29

Mi ne parolas la hispanan, sed en la angla oni diras 'so many that' (many respondas al multe)

Esprimante tion en Esperanto mi ne sentus la bezonon aldoni 'multe' - sufiĉas 'tiom da'

danielcg (Montri la profilon) 2011-marto-20 17:02:42

Saluton, duobla samlingvano.

La frazo kiun vi skribis, estus hispanigita jenmaniere:

"En mi casa hay TANTAS manzanas, que no puedo comerlas todas".

Kiel prave diras Sudanglo, ne estas necese diri "tiom multe da", oni povus esprimi perfekte la ideon uzante nur "tiom da".

Okazas, ke vi parolas al homoj, kiuj porvas racie pensi preter la vortojn aŭditajn aŭ legitajn, kaj do jam scias, ke la kaŭzo de tio, ke vi ne povas manĝi ĉiujn pomojn, estas ke ili estas multaj, ne ke ili estas malmultaj. Tial, "tiom da" aŭtomate igas la menson pensi pri "tiom multe da" kaj ne pri "tiom malmulte da".

Rilate al la dua demando, pri "ĉio" kaj "ĉiom":

Estus gramatike korekte demandi "Kiam oni devas uzi ĉiujn?", sed ne estas stile elegante uzi "ciujn" kiam estas nur du eblecojn. Supozu ke iu diras "Mi amas ĉiujn miajn filojn", kaj demandite "Kiom da filoj vi havas?", li respondas "Du". Plejeble estus pli bonstile, ke li estus dirinta "Mi amas ambaŭ miajn filojn".

Tion dirite, mi ne povas imagi frazon, en kiu vi uzus samtempe "ĉio" kaj "ĉiom", sed estas eble, ke kelkfoje vi povus uzi iun aŭ la alian same korekte (memorante, ke post "ĉiom" oni devas uzi "da"). La signifoj, tamen, estus ne egalaj.

"Mi legis ĉion" (hispane: "Leí todo"). Tiu frazo ne eksplicitas kion mi legis. Sed plejeble tio ne signifas ke mi legis ĉiujn skribaĵojn ekzistantajn en nia planedo kaj ankaŭ ĉiujn aliajn skribaĵojn verkitajn de eksterteruloj en iu ajn parto de la universo. Male, ĝi supozigas kuntekston, kaj do "ĉion" vere signifas "ĉion, pri kio ni parolas" ("todo aquello de lo que estamos hablando").

"Ĉiom da" estas ebla, sed malofta. Ekzemple: "Kiom da tiuj libroj vi legis? Ĉiom da ili". ("¿Cuántos de esos libros leíste? Todos ellos").

Multe pli ofte oni trovos: "Kiujn el tiuj libroj vi legis? Ĉiujn". ("¿Cuáles de esos libros leíste? Todos").

Mi esperas, ke mi estis utila al vi.

Estime via,

Daniel

binary_death:Mi ŝatus scii la veran sencon de multe uzite kun tiel kaj tiom.
Okazas ke mi ne trovas ĝin en mia lingvo kaj mi neniam scias kion ĝi signifas.
Mi parolas hispana lingvo... do krom la klarigo se estas iu kiu parolus mian ligvon tie ĉi, mi estus dankita se tiu tradukas por mi la proksiman frazon:

En mia domo estas tiom (multe) da pomoj ke mi ne povas manĝi ĉiujn.

Mi esperas ke tiu frazo estus korekta senkulpa.gif

Vere mi esperas ke tiu ĉi teksto estus komprenebla.

Antaŭ finali, mi havas alian demandon.
Kia diferenco estas inter "Ĉio" kaj "Ĉiom"? Kiam oni devas uzi ĉiujn? (Ĉu ĝi estas korekte uzi "ĉiu" tie? Mi temas pri la unua kaj la dua... )

Plejn grandajn dankon!

binary_death (Montri la profilon) 2011-marto-20 19:12:52

Tio estas, "Multe" supozigas tion, kion oni volas diri, ne estas "Malmulte". Ĉu ne?

Koncerne al la alia afero. Se oni uzas "Ĉio" ne podas montri kion ĝi temas, ĉar se oni volas montri tiun, ĝi ŝanĝus.
Ekzemple:
Mi legis ĉion - "Yo leí todo"
Mi legis ĉiujn librojn. - "Yo leí todos los libros."

Fakte mi supozas ke ĝi estas la sama afero ke kiam oni uzas "tio" kaj "tiu"... certe?

"Ĉiom kvanto estas malsufiĉa" - "Toda cantidad es insuficiente"

Ĉu ĝi estas korekte?

Dankon, amikoj.

tommjames (Montri la profilon) 2011-marto-20 19:21:40

danielcg:"Ĉiom da" estas ebla, sed malofta. Ekzemple: "Kiom da tiuj libroj vi legis? Ĉiom da ili".
"Kiom da tiuj libroj" kaj "Ĉiom da ili" estas simple malĝustaj, ĉar tio post "da" devas esti nelimigita kaj neindividueca. Oni devas diri "de" aŭ "el".

Tio eksplikas la egan maloftecon de "ĉiom da". En preskaŭ ĉiu kazo "ĉiom" rilatas al la tuta kvanto de iu specifita substanco, do "da" ne taŭgas.

danielcg (Montri la profilon) 2011-marto-20 22:03:22

Dankon pro via korekto, Tommjames.

Daniel

tommjames:
danielcg:"Ĉiom da" estas ebla, sed malofta. Ekzemple: "Kiom da tiuj libroj vi legis? Ĉiom da ili".
"Kiom da tiuj libroj" kaj "Ĉiom da ili" estas simple malĝustaj, ĉar tio post "da" devas esti nelimigita kaj neindividueca. Oni devas diri "de" aŭ "el".

Tio eksplikas la egan maloftecon de "ĉiom da". En preskaŭ ĉiu kazo "ĉiom" rilatas al la tuta kvanto de iu specifita substanco, do "da" ne taŭgas.

danielcg (Montri la profilon) 2011-marto-20 22:05:13

Miaopinie "ĉiom" jam supozigas kvanton, do mi elektus inter:

Ĉiom estas malsufiĉa



Iu ajn kvanto estas malsufiĉa.

Via,

Daniel

binary_death:Tio estas, "Multe" supozigas tion, kion oni volas diri, ne estas "Malmulte". Ĉu ne?

Koncerne al la alia afero. Se oni uzas "Ĉio" ne podas montri kion ĝi temas, ĉar se oni volas montri tiun, ĝi ŝanĝus.
Ekzemple:
Mi legis ĉion - "Yo leí todo"
Mi legis ĉiujn librojn. - "Yo leí todos los libros."

Fakte mi supozas ke ĝi estas la sama afero ke kiam oni uzas "tio" kaj "tiu"... certe?

"Ĉiom kvanto estas malsufiĉa" - "Toda cantidad es insuficiente"

Ĉu ĝi estas korekte?

Dankon, amikoj.

binary_death (Montri la profilon) 2011-marto-20 22:18:23

Dankon al ĉiuj. La temo estas solvita rideto.gif

Reen al la supro