Al la enhavo

Problemo kun nomo de landoj kaj de loĝanto.

de magnifico94, 2011-marto-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2011-marto-21 14:15:46

Dum historia nacieco ekzistis antaŭ kreaĵo de lando, vorto kia signifas homo de ĉi-nacieco havas "-o", kaj nomo de lando havas "-io". Jen kelkaj ekzemploj:

[LISTO]
Francio - Franco
Germanio - Germano
Ĉinio - Ĉino
Japanio - Japano
Italio - Italo
Rusio - Ruso[/list]Sed dum nacieco kreas kun la lando, vorto kia signifas homo de ĉi-nacieco havas "-ano", kaj nomo de lando havas "-o". Jen kelkaj ekzemploj:

[LISTO]
Kanado - Kanadano
Usono - Usonano
Argentino - Argentinano
Israelo - Israelano
Meksikio - Meksikiano
Indonezio - Indoneziano
Bolivio - Boliviano[/list]Ĉu ne pli bone estus, dum ekzistus regulon: naciecoj havas "-ano" kaj landoj havas "-io"?

Jen, estas nomo "Koreo", sed nacieco kzistis antaŭ kreaĵo de lando, do devas esti "KOREIO"...

demando.gif demando.gif demando.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-21 14:18:30

Mi rekomendas al vi legi la Liston de Rekomendataj Landnomoj, kiu klarigas al vi la uzon de la diversaj sufiksoj.

Ĉu io alia estus "pli bona", ni povus eterne diskuti, sed tio ĉi ne estas retpaĝaro por reformi la lingvon.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-21 16:03:11

(korekto: Meksiko → meksikano)

Vi povas diri "koreiano" se vi preferas. Tio ankaŭ estas tute ĝusta.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 12:38:40

Mi samas kiel vi. Mi uzas la postafikson 'io' pri ĉiuj landoj k 'iano' pri ĉiuj nacieco.
Eble ĝi ne ĝustas laŭ tradicio, sed ĝi simplas kaj kompreneblas, do neniu problemo estas.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 13:00:20

Fakte, la diferenco kernas!

Ekzemple, mi estas Brito kaj mi estas Britiano. Tamen, existas multe da personaj en Britio kiuj ne Britas etne, sed ili estas ja anoj de Britio. Se existas sole la vorto 'Brita' kaj ne 'Britiana', racistoj povas diri "ili ne estas Britoj kaj ne estu tie ĉi" sed per tiu ĉi distingo, ni povas diri "ne gravas ĉu oni Britas, ĉar oni povas esti Britianon ĉu Brita ĉu neBrita!"

En aliaj vortoj, tiel ĉi oni ne povus kunfandi maljuste la ideojn de gento kaj nacieco.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 20:41:12

marcuscf:(korekto: Meksiko → meksikano)

Vi povas diri "koreiano" se vi preferas. Tio ankaŭ estas tute ĝusta.
Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta

Meksiko
Meksiko (urbo)
Meksiko (stato)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 20:43:38

geo63:
Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta
Sed ne sekvas la Akademian rekomendon.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 20:51:15

darkweasel:
geo63:
Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta
Sed ne sekvas la Akademian rekomendon.
Prave:

krom la komuna prudento ankaŭ la Akademio helpas por decidi pri la nomo de Meksiko.
La Akademia rekomendo tekstas "Principe estas malrekomendide nove formi nomon per iu internacia "sufikso" . . . . .(-io), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie."

Aktoj de la Akademio III, pag'o 49.

En Aktoj de la Akademio II interalie oni diras klarige kaj citante Meksiko-n, kies nomo estis jam oficialigita:

1. Tamen ekzistas diversaj troigoj en la uzado de -io fare de ĝiaj subtenantoj, kaj tiuj troigoj ne estas la samaj ĉe ĉiuj. Estas konsilinde eviti ilin, se ni volas atingi unuecon. Bazo de unueco, post fiasko de la diversaj sistemoj, povas esti nur la monda internacieco, alidire la apliko de la paragrafo 15-a! La monda internacieco de tiuj propraj nomoj prezentas rimarkindan unuecon.

Mallonge, la aluditaj troigoj estas ĉefe:
­ tendenco krei novan "universalan" sistemon per -i-derivado; ĝi fakte arbitre transigas nomon de unu klaso al alia (ekz-e nepaloj, kanadoj loĝantaj en Nepalio, Kanadio ktp);
­ tendenco krei purajn esperantismojn por distingi landnomojn disde samnomaj geografiaj nocioj (ekz-e Panamio, Meksikio anstataŭ Panamo, Meksiko ktp). Landnomoj estas internacie pli gravaj: oni prefere distingu laŭ la manieroj proponitaj de la naciaj lingvoj mem (ekz-e per Meksikurbo ktp).

Reen al la supro