Al la enhavo

kontraŭfactaj frazoj

de gnisbet, 2011-aprilo-11

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

gnisbet (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 00:42:59

Kontemplu tiujn du frazojn:

1. If Oswald did not shoot Kennedy, then someone else did.
2. If Oswald had not shot Kennedy, then someone else would have.

Ili tiel samspecas ke mi ne povas traduki la frazojn bone diferencigite. Kiel oni devas traduki ilin?

danielcg (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 04:52:49

La du anglalingvaj frazoj estas sufiĉe malsamsignifaj.

La unua signifas ke iu homo pafis Kennedy-on, do se tion ne faris Oswald, iu alia pafis lin. Tio permesas al ni pensi ke, se Oswald ne estus pafinta Kennedy-on, tiu estus pluvivinta, eble ĝis nun.

La alia frazo signifas ke neeviteble Kennedy devis morti pafita, ĉu de Oswald, ĉu de iu alia.

En Esperanton oni povas traduki ilin jenmaniere:

1. Se Oswald ne pafis Kennedy-on, tion faris iu alia.

2. Se Oswald ne estus pafinta Kennedy-on, tion estus farinta iu alia.

Via,

Daniel

gnisbet:Kontemplu tiujn du frazojn:

1. If Oswald did not shoot Kennedy, then someone else did.
2. If Oswald had not shot Kennedy, then someone else would have.

Ili tiel samspecas ke mi ne povas traduki la frazojn bone diferencigite. Kiel oni devas traduki ilin?

jchthys (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 11:11:18

Kaj vi ankaŭ sciu, Gregory, ke kun la u-verboj oni ja povas uzi tiajn mallongigojn:

2. Se Oswald ne pafintus Kenedion, tion farintus iu alia.

Mi mem dirus por la dua ankaŭ tion:

2. Se Oswald ne pafintus Kenedion, tion farus iu alia.

ĉar oni ne malcertus, ke ĝi estas pasinttempo.

Reen al la supro