Al la enhavo

Filmo pri Palestino

de Montajxonglisto, 2011-aprilo-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Montajxonglisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-21 13:39:50

Bonan tagon,

Mi volas prezenti al vi filmon, kiun mi parte faris, pri vojaĝo en Palestino: Ja tair ja tajer.

Ĝi estas atesto pri nia vojaĝo en Palestino dum 2009. Tie, ni malkovris realaĵon pri konflikto malsama de niaj antaŭideoj kreitaj per la amaskomunikiloj. Ni prezentas, tra tiu dokumenta filmo, niajn pripensemojn kaj malkovraĵojn meze de la Palestina kulturo.

Vidu ĝin kun esperantaj subtekstoj ĉe www.yatairyatayer.fr

Anoncfilmo: http://vimeo.com/22848995

Ĝis, mateo sal.gif

jeg (Montri la profilon) 2011-aprilo-22 22:29:39

Dankon! Mi jam spektis trionon de la filmo, kaj interesa ĝi estas.

(Krome, estas iom da eraroj en la esperantaj subtekstoj. Ŝajne iu forgesis la akuzativon!)

Montajxonglisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-23 06:57:50

Dankon pro via komento!

Pri la subtekstoj, pardonu min, mi esperas ke tio ne tro ĝenas la spekton (mi lernas esperanton ekde unu jaro kaj duono, kaj certe akuzativon ankoraŭ foje mi forgesas okulumo.gif)

Rioklarido (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 23:01:32

Mi ankoraú ne povis vidi la filmon, sed mi sincere esperas ke ĝi ne estas ankoraú alia kontraŭisraela propagandaĵo.

kaha (Montri la profilon) 2011-aprilo-29 16:08:07

Rioklarido:sed mi sincere esperas ke ĝi ne estas ankoraú alia kontraŭisraela propagandaĵo.
kutime ne temas pri kontraŭisraele propagandi, sed pri konscientiĝi pri kio vere okazas en tiu eterna milito. Kiu posedas la panzerojn kaj pafilojn kaj kiu nur havas ĝambojn por forkuri, brakojn por protekti sin, kaj okulojn por plori la mortintajn gefratojn...
Ne temas pri propagando, sed pri kio okazas nun.

Reen al la supro