Al la enhavo

Novaj libroj en la reto

de Cyrill, 2011-aprilo-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2011-aprilo-23 13:55:19

Saluton!

Mi proponas kolekti ĉi tie informon pri Esperantaj libroj, troveblaj en la reto. Mi komencas de novelo La submarinistoj, kiun mi ĵus aperigis. Pli detale pri tio vi povas legi en mia blogo ĉe Ipernity.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 11:35:38

Marini - trempi dum kelka tempo en vinagro, oleo, vino, ktp.

Povraj sub-marin-istoj! Ĉu eble vi volis diri submaristoj?

horsto (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 11:38:03

sudanglo:
Povraj sub-marin-istoj! Ĉu eble vi volis diri submaristoj?
Eble temas pri virina maro. okulumo.gif

Leporino (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 19:19:07

La libro estis skribita 1932! Kial li uzis submarino kaj ne submarŝipo? La titolo de la libro do devus esti: La Submarŝipistoj", ĉu ne? demando.gif

Leporino (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 19:28:38

Sed malgraŭ tio, mi legos la libron. okulumo.gif

Dankon pro la ligilo Cyrill!
sal.gif

sev (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 19:50:30

sudanglo:Marini - trempi dum kelka tempo en vinagro, oleo, vino, ktp.

Povraj sub-marin-istoj! Ĉu eble vi volis diri submaristoj?
Kaj chu temas pri submarin-istinoj aŭ submarin-istichoj ? rido.gif

Reen al la supro