Al la enhavo

Kiu kreis la mondon?

de Lom, 2011-majo-11

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Lom (Montri la profilon) 2011-majo-11 09:07:05

Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn kiujn li tuj efektivigis. Kiam dum leciono paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto kiam iu fenestro estis frakasita aŭ iu alia malbonaĵo okazis ĉiuj tuj sciis ke en tio estas kulpa Jozefo. Ankaŭ Jozefo mem alkutimiĝis al tio ke li estas kulpa pri ĉio kaj tial kelkfoje li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj.

Foje dum leciono de biblia historio la instruisto rakontis pri tio kiel la mondo estas kreita. Sed kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon li subite demandis kiu kreis la mondon neniu el la lernantoj sciis tion. Tio kompreneble ĉagrenis la instruiston kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento. Fine Jozefo starigis sin kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion sinjoro instruisto sed mi promesas ke neniam plu mi faros ion similan».

El http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec17.html (Mi alskribos la mankantajn komojn pli malfrue. ^^)

Reen al la supro