Al la enhavo

simpligi "lernu" por la komencantoj

de oxymor, 2011-majo-31

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

oxymor (Montri la profilon) 2011-majo-31 09:43:01

Saluton,

mi taksas lernu mirinde bone farita. Mi scias ke vi jam klopodis helpi la komencantojn, por ke ili facile malkovru la ampleksan retejon.

Sed aliflanke, kiam mi donas nur la ligilon de la retejo al homo por ke li rigardu kurson, ofte li vizitas la retejon sed ne scias per kiu kurso komenci, do li forlasas post kelkaj dekoj da sekundoj (oni ne estas motiva kiam oni konas nenion pri Esperanto).

Mi proponan ke, post klaki ĉe "Mi volas eklerni aŭ plulerni Esperanton.", la uzanto estu tuj sendata al "http://eo.lernu.net/enkonduko/lingvoprezento/index...". Laŭ mi, ĉi tiu enkonduko estas la plej bona por komenci.

Mi ankaŭ proponas ke, post "http://eo.lernu.net/enkonduko/lingvoprezento/frazo...", oni tuj havu paĝon kiu proponas la sekvan kurson (ekzemple "la puzlon Eon", aŭ eĉ plurajn enkondukajn kursojn...sed tuj post la frazoj). Se temas pri puzlo, oni tuj sendu la uzanto al la ĉefa paĝo (http://eo.lernu.net/kursoj/puzlo/chefa.php)

Ja, ne estas klara por la komencanto ke li devas unue fari "enkondukon" kaj poste unu "enkondukan kurson".

Poste, la uzanto estos sufiĉe lerta, por memesplori la aliajn interesegajn partojn de la retejo.

Kion vi pensas pri tio? Ĉu ankaŭ vi spertis, ke vi aŭ viaj amikoj perdiĝis kiam ili unuafoje vizitis la retejon.

Jev (Montri la profilon) 2011-majo-31 09:57:44

Sendube tia problemo ekzistas. Kaj mi skribos pri ĝi iom poste en la [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=9061]jena fadeno[/url].

Reen al la supro