Al la enhavo

Kial FK Barcelono malplaĉas min

de Roberto12, 2011-junio-04

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2011-junio-04 10:08:46

FK Barcelono estas la hispanaj kaj eŭropaj ĉampionoj, kaj la nacia hispana skipo estas la eŭropaj kaj mondaj ĉampionoj. Multaj amas ĉi tiujn skipojn (kiuj kvotas kelkajn ludistojn), sed mi ne amas ilin, kaj mi volas ĉi tie paroli kontraŭ la komunan opinion.

La ludistoj estas bonegaj - mi estas honesta pri tio. La problemo estas kiel ili ludas. Ilia taktiko estas reteni la pilkon dum tiom da tempo kiom eblas. Dum ili havas la pilkon, ili atendas kaj serĉas fojon kie celo estos iom facila.

Se ili ludas kontraŭ malforta skipo, oni vidas multan bonan. Sed kiam ili ludas kontraŭ forta skipo, oni vidas matĉon kiu estas biasa. Barça/Hispanio havas la pilkon dum ĉirkaŭ 3/4 de la tempo, kaj ili multe pasigas ĝin unu al la alian. Por la alia skipo, la tasko estas akiri la pilkon! Fojfoje, Barç/Hisp penas fari celon.

Laŭ mi, futbalaj matĉoj havu iun ekvilibron, kie ĉiu skipo faras multajn atakojn. Kaj la pilko movu inter la skipoj ofte.

En la matĉoj de Barç/Hisp, oni vidas ion frustran - situacio kie unu skipo ne povas ludi! Rigardi ĉi tiujn matĉojn estas tiel rigardi knaboj kiuj turmentas iun animalon.

Barç/Hisp ne estas herooj de futbalo. Ili detruas futbalon.

Reen al la supro