Al la enhavo

Demando pri "kelke" kaj "kelkaj"

de gb2312, 2011-junio-07

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

gb2312 (Montri la profilon) 2011-junio-07 17:49:32

Saluton!

Mi estas komencanton, kaj mi havas demando pri "kelke" kaj "kelkaj".

Mi estis leganta la libron "Detala gramatiko" ĉe lernu. Mi trovis en sekcio "18.2 Kvantaj adverboj" ekzemplon:
Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj.
Sed en sekvanta sekcio "18.2.1 Kvantaj adjektivoj anstataŭ kvantaj adverboj" mi legis ke
Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.
Do "kelke da seĝoj" estas ĝusta, sed "kelke da homoj" ne estas ĝusta, ĉu jes?

Tre konfuziga por mi...

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 18:36:58

La antaŭa frazo en PMEG estas grava por kompreni la aferon:
"Multaj" kaj "kelkaj" estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. "Multe" kaj "kelke" estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 18:42:17

"Kelkaj el miaj amikoj loĝas en Londono" - ĉi tie temas pri specifaj, apartaj homoj, do estas pli bone uzi 'kelkaj'.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 18:50:08

Kiam oni parolas pri 'seĝetoj' ne tiel gravas distingi inter la seĝetoj. Oni povas paroli pri ili kiel unu grupo/amaso de seĝetoj. Do eblas diri 'kelke da seĝetoj'.

Kiel PMEG diras, oni povus ankaŭ uzi 'kelkaj' por tia situacio.

gb2312 (Montri la profilon) 2011-junio-07 22:18:57

Dankon por klarigi.

Reen al la supro