Al la enhavo

Pli longeN?

de Chainy, 2011-junio-14

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-14 21:32:51

En la libro Sagao de Egil tradukita de Baldur Ragnarsson, mi trovis jenon:
"Kiam Torstein surĉevaliĝis, Steinar vokis post li: "Ĉu vi nun fuĝas, Torstein la Poltrono?", li diris. Torstein
respondis: "Pli longen vi fuĝos, antaŭ pasos la semajno"
Min interesas la uzo de 'pli longeN'. (further, дальше, weiter). Oni ne trovos iun ajn informon pri tia uzo en NPIV2002 aŭ ReVo aŭ PMEG, sed ŝajnas al mi, ke ĝi povus esti utila esprimo.

Laŭ PMEG oni uzu 'n-finaĵon' nur kun vorto kiu montras lokon (urbo - urben ktp), sed PMEG ankaŭ mencias kelkajn tradiciajn kaj facile kompreneblajn 'mallogikajn' ekzemplojn (pluen, tiudirekten, renkonten, reen - vidu: ĉi tie). La kazo 'reen' estas interesa, ĉar necesas la 'n' por distingi ĝin disde la tute alia signifo de 'ree'. Do oni povus eble tielsame pravigi la uzon de 'longeN' por distingi ĝin de la tempa senco de 'longE'.

Du pliaj ekzemploj:

1. Ŝi saltis pli longan distancon ol mi = Ŝi saltis pli longeN ol mi. (?)

2. "Ŝi iris pluen laŭ la vojo"

- Kion mi diru, se mi volas aldoni 'pli ol mi'? Neeblas diri 'pli pluen', do kion pri 'pli longeN'? (mi pensas pri la distanco kaj ne pri la atingita celo - por tiu lasta mi povus diri 'pli malproksimen')

"Ŝi iris laŭ la vojo pli longeN ol mi" (?)

- Eble tradicie oni dirus 'pli longan distancon', sed tio ŝajnas iom tro longa esprimo por iuj okazoj...

Kion vi pensas?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-15 09:21:45

Mi supozas ke kutime en kazoj kiam 'n' estas aldonebla al adverbo, la nuda adverbo signifas lokon.

Do, fore/foren, hejme/hejmen, malproksime/malproksimen, alte/alten (sed estas esceptoj)

Ĉu longe povas signifi en longa loko?

'Longe' kutime estas uzata en la signifo longtempe, ne longdistance, kvankam la adjektiva formo povas esti egale distanca aŭ tempa.

Ofte distingas la du sencojn de la adjektivo, la sekva substantivo. Longa tago (tempo), longa ĉambro (distanco).

Ŝi saltis longe - ŝi saltadis?

Klara estas 'ŝi saltis pli alte(n)'. Ne povas estiĝi konfuzo inter distanco kaj tempo.

Eble oni diru 'ŝi saltis pli longe ol mi' kaj oni lasu al la situacio la precizigon de la signifo.

Por la originala teksto, eble 'Pli foren vi fuĝos, antaŭ ol pasos la semajno'.

Se mi legus 'ŝia salto estis pli longa', mi certe komprenus la distancan sencon.

Reen al la supro