Al la enhavo

'petegi' en la angla lingvo

de februaro, 2011-junio-19

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

februaro (Montri la profilon) 2011-junio-19 22:17:21

Kiu diferenco estas inter ĉi tiuj verboj?

to plead
to entreat
to appeal
to supplicate
to beg
to implore
to petition
to beseech
to cry (for)
to importune
to solicit

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-19 22:31:40

februaro:Kiu diferenco estas inter ĉi tiuj verboj?

to plead
to entreat
to appeal
to supplicate
to beg
to implore
to petition
to beseech
to cry (for)
to importune
to solicit
Laŭ mi la diferenco bazas je la intenseco de esprimata ideo por la verbo "peti" kaj je la cirkonstancaro, en kiu oni uzas la verbon.

Se vi volas mi povas enĵeti tien ĉi la anglajn definiciojn de tiuj ĉi verboj. Por pli profundaj respondoj vi devas demandi en la anglalingva forumo.

henma (Montri la profilon) 2011-junio-19 23:06:51

februaro:Kiu diferenco estas inter ĉi tiuj verboj?

to plead
to entreat
to appeal
to supplicate
to beg
to implore
to petition
to beseech
to cry (for)
to importune
to solicit
Kiel bone vi komprenas la anglan?

Se vi povas legi anglajn difinojn, vi povas uzi tiun retan vortaron:http://www.merriam-webster.com/

Mi opinias tiun vortaron tre bona, kaj vi povus tiamaniere rimarki la diferencon inter tiuj vortoj.

Amike,

Daniel.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-20 20:03:49

Henma donis bonan konsilon. Konsultu bonan unulingvan vortaron.

Tio estus monstra afero, eĉ por denaskulo, specifi ĉian nuancon kaj kuntekston en kiu vi povus uzi iujn el tiuj vortoj kaj ne aliajn.

Parto de la problemo estas ke kelkaj el tiuj vortoj havas specialan signifon kaj ankaŭ povas esti uzata en komunlingva senco de petegi (aŭ en alia senco).

Ekzemple 'plead' povas esti pledi kaj ankaŭ petegi. 'Beg' povas esti almozpeti kaj ankaŭ petegi - sed nek unu nek la alia en 'I beg your pardon'.

Eble 'petition' povas esti nur peticii.

Pri 'solicit' vi devas esti tre zorga ĉar eĉ se foje ĝi signifas nur peti, la asocio kun putinoj estas tre forta.

'Appeal' povas esti 'apelacii' sed ankaŭ altire allogi.

Mi povus daŭrigi, sed sufiĉe jam.

3rdblade (Montri la profilon) 2011-junio-30 07:34:04

Dependas je via pozicio relative al via petitulo:

to plead (ĉar vi ne havas intertrakt-potenco, kaj staras en malalta pozicio)
to entreat (vi estas preskaŭ egale kiel la petitulo)
to appeal (iomete pli alta ol 'plead')
to supplicate (mi neniam uzis...)
to beg (Tre malalta. Kiel almozulo. Vi povas oferti nenion, krom 'Vi povas helpi senhavulo!')
to implore (inter 'plead' kaj 'appeal'. laŭ mi)
to petition (kun helpo de subtenantoj)
to beseech (sama kiel 'implore')
to cry (for) (vi havas gravan emocian vundon. Ĝi estas via sola intertraktilo)
to importune (mi ne uzis tiun vorton.)
to solicit (vi kaj petitulo estas kiel egaluloj. 'solicitor' estas alia nomo por advokato!)

Tre simple, ĉu ne? okulumo.gif

Reen al la supro