Al la enhavo

plant-kaj insektnomoj

de alonsososo, 2011-junio-20

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

alonsososo (Montri la profilon) 2011-junio-20 13:59:46

En germana ni havas multe da tre bellaj, kelkfoje romantikaj nomoj por plantojn kaj insektojn kiel ekz Satansbolzen, Teufelsnadel, Maennertreu... Kompreneble la sciencistoj povas uzi latinan nomojn, sed ni ordinaraj homoj ne. Kiel estas en EO? Ĉu ĉiu nacio tradukas siajn nomojn en EO aŭ estas latina uzata por traduko. En multaj landoj vivas la samaj insektoj kaj floroj.

samueldora (Montri la profilon) 2011-junio-23 08:58:18

Ŝajnas, ke oni ofte uzas la esperantigitan latinan vorton por nomi florojn, bestojn kaj medicinajn nociojn. Mi tre ŝatas tion, ĉar la latino estas fakte la pontlingvo por tiuj branĉoj de scienco. Se mi lernas la esperantajn vortojn, mi samtempe ekhavas la latinajn radikojn. Tio helpas interkompreniĝi eĉ kun homoj, kiuj komprenas nek latinon nek Esperanton.

Por konservi la poezion de la nacialingvaj signadoj, oni povas ilin traduki kaj klarigi tiam, kiam oni volas uzi ilin.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-junio-24 10:07:54

samueldora:
Por konservi la poezion de la nacialingvaj signadoj, oni povas ilin traduki kaj klarigi tiam, kiam oni volas uzi ilin.
La simpla ekzemplo: la bonkonata birdo Amsel (germana) estas en angla Blackbird. Se ni ne volas uzi latina faknomo, ni devas krei bonan Esperanton nomon. sed de kie ni komencis, angla aŭ germana?

henma (Montri la profilon) 2011-junio-24 10:54:55

alonsososo:
samueldora:
Por konservi la poezion de la nacialingvaj signadoj, oni povas ilin traduki kaj klarigi tiam, kiam oni volas uzi ilin.
La simpla ekzemplo: la bonkonata birdo Amsel (germana) estas en angla Blackbird. Se ni ne volas uzi latina faknomo, ni devas krei bonan Esperanton nomon. sed de kie ni komencis, angla aŭ germana?
Nek angle, nek germane... hispane ĝi estas 'mirlo', france, 'merle'... Esperante: 'merlo' rideto.gif

Merlo en Vikipedio

Amike,

Daniel.

Belmiro (Montri la profilon) 2011-junio-24 12:16:21

Jen kelkaj vortaretoj

Botanikaj terminoj
http://www.steloj.de/esperanto/botanik/index.html
…………………

Europaj birdoj
http://pilger.home.xs4all.nl/retoklubo/birdrkch.ht...

--------------------

PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE BESTOJ
Aŭtoro: Wouter F. Pilger
Versio por elektronika disponigo

http://pilger.home.xs4all.nl/wfp/mamulu8.htm

zan (Montri la profilon) 2011-junio-24 12:36:34

Mi ne scias latinajn nomojn de birdoj, floroj kaj aliaj. Por mi ne gravas iliaj nomoj. Do ankaŭ ne ĝenas min tradukitaj poeziaj nomoj. Sufiĉas scii, kio estas tio, ĉu birdo, ĉu floro, ĉu.. Tamen nur bonvolu skribi interkrampe, kiel 'merlo(birdo)','amselo(birdo)'

alonsososo (Montri la profilon) 2011-junio-24 20:00:00

Dankon al ĉiuj. Ĉe LERNU oni ĉiam pli lernas. Mi ne atendis tiel multe da nomoj kaj tiel belaj nomoj.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-junio-25 16:45:03

Mi tralegis la mesaĝon de alonsososo,kaj en vortaro trovis la rektajn signifojn de tiuj ,al mi ne tre belaj aŭ romantikaj germanaj vortoj.Nome,'Satansbolzen'-bolto de satano,'Teufelsnodel'-kudrilo aŭ nadlo de diablo.
Jen kelke da esperantaj vortoj kaj iliaj signifoj, tradukitaj el litova;
kokcinelo-bovineto de Dio
lampiro-skarablo de Johano
cejano-floro de sekalo
gladiolo-glaveto
penseo-frateto aŭ orfineto.
Al ĉiuj.
Pripensu nomojn de foroj, birdoj, insektoj
de via gepatra lingvo,skribu ilin Esperante kaj traduku signifojn.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-junio-25 21:10:34

vidas vandenis:Mi tralegis la mesaĝon de alonsososo,kaj en vortaro trovis la rektajn signifojn de tiuj ,al mi ne tre belaj aŭ romantikaj germanaj vortoj.Nome,'Satansbolzen'-bolto de satano,'Teufelsnodel'-kudrilo aŭ nadlo de diablo.
Jen kelke da esperantaj vortoj kaj iliaj signifoj, tradukitaj el litova;
kokcinelo-bovineto de Dio
lampiro-skarablo de Johano
cejano-floro de sekalo
gladiolo-glaveto
penseo-frateto aŭ orfineto.
Al ĉiuj.
Pripensu nomojn de foroj, birdoj, insektoj
de via gepatra lingvo,skribu ilin Esperante kaj traduku signifojn.
Bonvolu nenio timo pro "bolto de satano" aŭ kudrilo de diabolo"! Ili estas nur maljunaj populnomoj de la libelo. Kompreneble estas ne nur tiuj ĉi kuriosaj nomoj en germana kiel ankaŭ en ĉiu alia lingvo.
Kion mi volis indiki per tiuj ĉi ekzemploj estas, ke ĉiu popolo havas siajn proprajn popularaj vortojn por birdoj kaj insektoj. Kaj nun mi scias, ke en Esperanto de tiuj naciaj vortoj novajn vortojn ekestas.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-junio-26 08:36:30

Ho ve! En litova la "libelo"-rajdĉevalo de feino aŭ ĉevalo de ogrino! rido.gif

Reen al la supro