Al la enhavo

IJS 2011 en Búbánatvölgy, Hungario

de ikem, 2011-junio-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

ikem (Montri la profilon) 2011-junio-28 05:21:40

Venu ankaŭ vi al la 22a Internacia Junulara Semajno al Búbánatvölgy inter la 16a kaj 22a de aŭgusto, 2011!

http://www.ijs.hu/eo

La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la internaciaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.

Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare. Ĝenerale la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el 10-20 Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo. La unua IJS okazis en 1987 por festi la centjaran jubileon de la unua eldonita Esperanto-lernolibro. En tiu jaro la meza litero de la mallongigo IJS indikis Jubilea.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon.

La programo de la renkontiĝo diferencigas IJS-n de la aliaj junularaj renkontiĝoj. Ĝi konsistas el kelkaj programoj kutime okazantaj dum E-renkontiĝoj: diversaj prelegoj, lingvaj kursoj, plaĝumado, ekskursoj, gufujo ktp, sed ni havas aliajn mojosajn, tre bonaj programerojn. Ekz-e: akvobatalo, kasino, aŭkcio, homlupa ekskurso en arbaro, konkursoj ktp. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Aliĝu kaj proponu ankaŭ vi!

Nun ni elkore invitas vin kaj ĉiujn viajn amikojn al Búbánatvölgy (Valo de malĝojego) por pliĝojigi tiun ĉi lokon inter la 16a kaj 22a de aŭgusto eĉ sen Esperanto-scio! Ja eklerni ankaŭ tie eblas!

Aliĝu ĉe: http://www.ijs.hu/eo

ikem (Montri la profilon) 2011-julio-07 05:23:37

Ĉu latina aŭ hungara?
Kia danc-kurso okazu dum IJS 2011?
Voĉdonu ĉe
http://www.esperanto-junularo.hu/2011/07/cu-lati...

ikem (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 19:15:29

ikem:Ĉu latina aŭ hungara?
Kia danc-kurso okazu dum IJS 2011?
Voĉdonado finita! 3 por latina, 17 por hungara! Dankon pro la kontribuo de ĉiuj!

ikem (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 15:57:24

Ni organizas komunan veturadon al Búbánatvölgy el Budapeŝto.

Ni renkontiĝos ĉe la stacidomo "Nyugati", en Budapeŝto antaŭ la 1-a kajo, je la 12:00, la 16-an de aŭgusto, 2011. Aĉetu bileton ĝis la urbo Esztergom, ĝia prezo estas 1100 forintoj. La trajno ekveturos je la 12:20, veturas ĝis Esztergom, alvenas je la 13:48. Kiam ni alvenos, ni iros al la busstacidomo perpiede (ĉ. 1 km), de kie nia buso ekveturos je la 14:25. Ni alvenos al Búbánatvölgy je la 14:38. La busbileto kostas 245 forintojn. Se vi intencas veni, bonvolu indiki al mi per retpoŝto!

Imre Keményfi
imre(punkto)kemenyfi(ĉe)esperanto-junularo(punkto)hu

Reen al la supro