Al la enhavo

ĉinaj signoj (hànzì)

de zan, 2011-junio-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-junio-30 09:22:39

Nun mi legas libron pri ĉinaj signoj(漢字). La ĉinaj signoj nomiĝas hànzì en la ĉina lingvo, kanĝi en la japana lingvo, hanĝa aŭ hanmun en la korea lingvo, kaj hán tư en la vjetnama lingvo.(Laŭ Vikipedio)

La nombro de la ĉinaj signoj estas tiom granda, ke eĉ japanoj memoras ne ĉiujn. Koreoj kaj vjetnamoj jam forlasis ilin. Krome la formoj estas malsamaj inter Ĉinio, Tajvano kaj Japanio. Sed tamen la ĉinaj signoj povas interesi homojn. Ĉar oni komprenas la signifon de iu signo, kiam oni nur vidas ĝin, kvankam oni ne scias la sonon. ekz:山=monto

Se oni kreus novajn hànzì-jn, kiuj estu malmultaj, ofte uzeblaj kaj internacie samformaj, ĉu ne utilus?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-30 09:32:00

zan:Ĉar oni komprenas la signifon de iu signo, kiam oni nur vidas ĝin, kvankam oni ne scias la sonon. ekz:山=monto
Por mi, kiu nenion scias pri ĉinaj signoj, tio povus same bone simboli "urbon kun altaj konstruaĵoj", "forkon", "manon", aŭ kion ajn. Komprenado de tiuj signoj do ne vere estas tre intuicia.

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-junio-30 13:14:00

伞en la ĉina lingvo estas ombrelo.
田 estas kampo...
木 estas ligno
林 estas arbaro
森 estas arbarego.
Multaj ĉinoj volas literigi la ĉinan lingvon nun,tial ke la ideografia lingvo estas tro malfacila por memoro.Sed mi ne konsentas kun ili,Ni ĉina lingvo havas nian meman sistemon,kulturon.Kaj la ĉina lingvo helpas al mi kompreni nian historionshoko.gifni povus kompreni la ideografiaĵon skribita antaŭ du-mil jaroj.

utku (Montri la profilon) 2011-julio-01 06:42:36

Kiel amanto kaj lernanto de la japana kaj la ĉina lingvoj, mi sufiĉe interesiĝas pri tiuj signoj. Diveni la signifon rigardante la formon eblas por nur kelkaj dek signoj. Tamen la fama libraro "Remembering the Kanji" lernigis min pri aliajn konsiletojn (ekz. radikalojn) por diveni signifon.
zan:Se oni kreus novajn hànzì-jn, kiuj estu malmultaj, ofte uzeblaj kaj internacie samformaj, ĉu ne utilus?
Ekzistas "Blisa skribo" (blissymbolics). Sed ĝiaj signoj estas tre malbela kompare kun ĉinaj signoj.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-01 08:50:07

utku:Ekzistas "Blisa skribo" (blissymbolics). Sed ĝiaj signoj estas tre malbela kompare kun ĉinaj signoj.
"Blisa skribo" ŝajnas interesa. Mi celis same kiel Bliss, kiun inspiris la ĉina skribo. rideto.gif

ekzemple
urbo=市 alta=高 konstru-aĵo=建-物
市高建物 aŭ 高建物市 signifus "urbo kun alta konstruaĵo".

Mi certas, ke ĉi tiuj signoj estas strangaj por tiuj, kiuj unuafoje vidas ilin. Precipe "建物" estas tre malfacila, kaj oni povus ŝanĝi ĝin al pli simpla formo, se oni celus internacian uzon.

alta arbo=高木(木 estas japane arbo, kaj ĉine ligno)

mano=手
Se 手 signifus 'mani'(havi), 手 伞 estus "havi ombrelon".

Signoj ne havas gramatikon. Oni povus solvi tion per Esperanta gramatiko, kiel "手as 伞on". alta arbo = 高a 木o
Ĉu bona ideo, aŭ ne?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-01 10:34:56

Mi plurfoje interesiĝis pri la hanzioj, sed havis malfacilaĵojn por memori ilin.

Mi ŝatus provlerni ilin en du etapoj:
- signifo de la signoj
- signifo de la kunmetitaj signoj, el la signifo de la elementaj signoj.

Ekzemple, en unua listo, la signifo de elementaj signoj:
urbo=市 
alta=高 
konstrui=建
aĵo=物

Kaj en la dua la signifo de la kunmetaĵoj, sed anstataŭante la signojn per iliaj nomoj:
Urbo Alta Konstrui Aĵo = Urbego (urbo kun altaj konstruaĵoj)

Mi pensas, ke tiel la lernado estus pli facila.

Mi provis uzi la lernu-an Eo-ĉinan vortaron por trovi la signifon de la partoj de kunmetita vorto. estas interese, sed tio postulas tempon... Tial tiaj listoj estus bonvenaj sal.gif

zan (Montri la profilon) 2011-julio-02 03:36:06

Signifo de la sama signo ofte diferencas inter la ĉina kaj la japana. Sed iom da bazaj signoj, kiuj formiĝis baze de desegnaĵo, estus kompreneblaj ankaŭ por neuzantoj de hànzì.

口=buŝo,目=okulo,耳=orelo,雨=pluvo
川=rivero,車=ĉaro,aŭto,k.s.
馬=ĉevalo(imagu kurantan ĉevalon kun kolharoj)
牛=bovo(imagu vizaĝon de bovo)
羊=ŝafo(vizaĝo kun kurbaj kornoj)
鳥=birdo(ĉu la plej supra streketo estas beko?)
魚=fiŝo(ĉu la kvar streketoj estas naĝilo?)

Ne nur mi sed ankaŭ aliaj japanoj fojfoje proponas, ke oni uzu kanji-on en Esperantaj tekstoj. Tio estas alloga ideo por ni. Ĉu ne same proponas ankaŭ ĉinoj?
Kion pensas aliaj landanoj, kiuj ne scias hànzì-on? Ĉu sensencaĵo?

Demando: ĉu vizaĝo de besto estas "vizaĝo"?
Laŭ vortaro: vizaĝo=antaŭa parto de l' homa kapo

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-02 07:29:39

zan:
Demando: ĉu vizaĝo de besto estas "vizaĝo"?
Laŭ vortaro: vizaĝo=antaŭa parto de l' homa kapo
Kvankam la vortaroj donas tiun ĉi difinon, min absolute ne ĝenus legi pri la vizaĝo de kato, hundo, porko, ...

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-julio-02 11:57:43

Eble la ĉinaj signoj por konkretaj aferoj estus iom facile kompreneblaj, sed la signoj por abstraktaj aferoj estus ne tiom bone kompreneblaj.

Mi volas aldoni, ke ekzistas ĉinaj signoj, kiuj ricevis siajn sencojn nur pro tio, ke oni uzis la sonojn de tiuj signoj por tiuj abstraktaj signifoj. Fakte tiuj signoj originale havis aliajn sencojn, sed oni ekuzis aliajn signojn por la originalaj sencoj. Ekzemple, "又" originale signifis "dekstra mano", kaj plue "dekstra", sed nun oni uzas "右" por "dekstra", kaj "又" por "denove". La senco "denove" ne venas de la originala senco de tiu signo; Oni donis al ĝi tiun sencon nur ĉar oni uzis la sonon (kompreneble, en la pratempo) de tiu signo por tiu signifo. (Rigardu ankaŭ la bildon por antikva formo de tiu signo. )

Alia afero estas ke estis neregulaj transformoj kiam oni ŝanĝis la signojn de antikvaj formoj en la formojn iel proksimajn al la modernaj. Ekzemple, "赤"(ruĝa) konsistis el "大"(granda) kaj "火"(fajro). Oni konstruis ĝin tiel, eble ĉar granda fajro estas ruĝa. Rigardu la bildon por trovi "大" kaj "火" en antikva formo de tiu signo. Tamen, kiel vi vidas, ne troviĝas "大" kaj "火" en ĝia moderna formo.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-julio-03 11:21:38

La signoj obstaklas lerni la lingvon. Mi provus lerni la ĉinan, sed mi ne volas lerni la signojn. Krome, oni devas memori la elparolon kaj signifon, same kiel en la angla.

Reen al la supro