Al la enhavo

Demando pri lingvoekzameno A

de ora knabo, 2007-junio-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-junio-24 12:44:53

Mi sukcese elfaris la ekzamenon, sed mi ankoraŭ ne scias kial unu frazo ne estas korekta:

# Mi havas tranĉilon, sed mi ne scias kie mi estas nun.
Nekorekte (Devus esti "ĝi")

Ĉu iu povus diri al mi kial mi eraris? Dankon

P.S. vi povas ankaŭ korekti miajn aliajn erarojn en tiu ĉi mesaĝo, mi ne skribas tre bone rido.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-junio-24 12:49:57

Mi nun memoris ke mi eble ne havas permeson skribi frazojn el ekzamenojn. Mi ekskuzas min, mi viŝus la mesaĝon sed mi ne scias kiel malgajo.gif demando.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-24 13:47:58

Estimata Ora knabo!
Mi havas tranĉilon, sed mi ne scias kie ____ estas nun.
En tiu frazo temis pri la tranĉilo, kiun "mi havas".

Tial la frazo devas esti "Mi havas tranĉilon, sed mi ne scias kie la tranĉilo (ĝi) estas nun.

Mi opinias, ke ne gravas, ke vi skribis unu frazon de la ekzameno, ĉar ĉiu mem decidas, kiamaniere ekzameniĝi.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-junio-24 13:56:56

Terurĉjo, dankon!
Mi ne ellegis la frazon bone, mi pensis ke "trankvilo" anstataŭ "tranĉilon" estas skribata. Nun mi hontas senkulpa.gif lango.gif

Reen al la supro