Al la enhavo

Kion vi pensas pri la lingvo Slovio?

de woodyshakti, 2011-julio-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

woodyshakti (Montri la profilon) 2011-julio-05 03:45:57

Kion vi pensas pri la lingvo Slovio? Mi volas lerni ghin. Estas bonan ideon?

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-05 06:36:59

Slava Esperanto - skemeca linvo subaze de slavaj radikoj kaj amaso de aprioraj neslavaj finaĵoj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-julio-05 07:39:09

Mi pensas, ke por parolantoj de slava lingvo estas pli interesaj interslavaj planlingvo-projektoj, kiuj vere provas trovi iun mezan pozicion.
Kiel nikko jam skribis, Slovio havas nur slavan vortprovizon, sed gramatike ne ĉerpas el la komuna trajtaro de la slavaj lingvoj, kvankam ke ili estas sufiĉe similaj unu al la alia (la sudslavaj lingvoj, precipe la bulgara, tamen pli diferencas).

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-05 14:38:16

Eble se Jugoslavijo ekzistus nuntempe, Slovio povus iĝi la nacian longvon de tiu lando. Sed mi ne pensas estas bona ideo dispreni Esperanton denove kan denove nun - kial oni bezonas fari tion? Ne ekzistas multalingva lando de Slavoj kie unu interlingvo necesas...

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-08 05:39:04

josephdavid86:Eble se Jugoslavijo ekzistus nuntempe, Slovio povus iĝi la nacian longvon de tiu lando. Sed mi ne pensas estas bona ideo dispreni Esperanton denove kan denove nun - kial oni bezonas fari tion? Ne ekzistas multalingva lando de Slavoj kie unu interlingvo necesas...
Serbo-kroata sufiĉus.

Slava interlingvo estas Slovianski

http://steen.free.fr/slovianski/

Slovio estas tro primitiva kaj ne estas fakte slava pro gramatikaj kialoj kaj aprioraj neslavaĵoj(plurala -s, kaj diversaj ĥimerismoj tute elpensitaj).

Reen al la supro