Al la enhavo

Naurto en Esperanto

de AmsterCard, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AmsterCard (Montri la profilon) 2011-julio-09 09:23:48

Saluton karaj gesamideanoj!

Kiel vi komprenas, Esperantujo necesas iun interesan kaj grandan aferon.

Do mi proponas krei unu "bombon" t.e. famegan kaj honorindan aĵon en Esperantujo. Tio povas esti traduki animeon 'Naruto' en Esperanto.

La ideo konsistas el kreado de subtitoloj kaj aŭdigo de la animeo.

Bedaŭrinde, mi tute ne scias, kio necesas por tio, sed logike mi pensas ke ni necesas:
1) Tradukistojn. Pli bone se ili estos japanoj mem. Ĉar 'Naruto' naskiĝis en Japanujo.
2) Animaciistojn kiuj povos reskribi japanajn surskribojn en iuj animeaĵoj kaj korekti la animacion al voĉitajn (sonigitajn) subtitolojn al la animeo.
3) Multajn homojn kaj ilojn por ke voĉigu la animeon

Bonvolu respondi, se iu havas ilojn, tempon kaj volon fari tion. Mi tre esperas, ke ankoraŭ unu, unuan filmon ni povos fari perfekte.

Jev (Montri la profilon) 2011-julio-09 10:54:23

En la japana forumo oni skribas nur en la japana. Do bonvolu klarigi la ideon en tiu ĉi fadeno.

AmsterCard (Montri la profilon) 2011-julio-09 11:29:45

Ve, mian temon pri Naruto en Esperanto oni forigis de la Japana forumo. Tiel mi reskribis mian unuan mesaĝon.

februaro (Montri la profilon) 2011-julio-09 11:51:27

Naruto ja estas tre longa anime-serio, tial preferinde komence fari ion pli etan.

AmsterCard (Montri la profilon) 2011-julio-09 11:59:47

februaro:Naruto ja estas tre longa anime-serio, tial preferinde komence fari ion pli etan.
Sed ju pli longe des pli bone! Tiam oni povos lerni Esperanton nur aŭskultane animeojn, oni povos lerni ĝian praktikan aplikon, por ke pli rapide lernu la lingvon. Kaj tio estas simple tre interese, ĉu ne? senkulpa.gif

Jes, la amplekso estas granda, sed la fruktoj, la rezulto estos multe pli grandaj.

februaro (Montri la profilon) 2011-julio-09 12:39:26

AmsterCard:
Sed ju longe des bone!
'Ju' kaj 'des' estas ĉiam uzataj kune kun 'pli' aŭ 'malpli'.
AmsterCard:
Jes, la amplekso estas granda, sed la fruktoj, la rezulto estos multe grandaj.
Kaj vi forgesis pri 'pli' ankaŭ tie ĉi.

Vi simple ne trovos malpigrajn homojn, kiuj ne forlasos ĉi-projekton. Provu fari malgrandan laboron sole, nur poste serĉu kontribuantojn por Naruto. Pli bone estas unu plenumita afero, ol du-dek imagitaj. Kredu min, mi estas eksperto de la homa pigreco.

AmsterCard (Montri la profilon) 2011-julio-09 13:32:42

februaro:'Ju' kaj 'des' estas ĉiam uzataj kune kun 'pli' aŭ 'malpli'
februaro:Kaj vi forgesis pri 'pli' ankaŭ tie ĉi.
Dankon mi refaris tion.

februaro:Vi simple ne trovos malpigrajn homojn, kiuj ne forlasos ĉi-projekton. Provu fari malgrandan laboron sole, nur poste serĉu kontribuantojn por Naruto. Pli bone estas unu plenumita afero, ol du-dek imagitaj. Kredu min, mi estas eksperto de la homa pigreco.
Jes, mi scias, ke multaj homoj ne volos traduki plu, sed mi esperas, ke multaj aliaj volos. Estu optimisto, povas esti, ke kelkaj homoj ja volos traduki kaj okupi pri tio afero.

Mi mem tradukas multon, multegon. Sole. Ekzemple retpaĝaron "VKontakte" aŭ "FlyLinkDC++". Sed ĝuste el la rusa lingvo kaj iomete el la angla. Mi tute ne kompreanas la Japanan, kio estas originalo de Naruto. Sendube, Naruto serie estas tre longa, sed por komenco ni provu traduki kaj plene prilabori la unuan serion. Ekde tiu serio, ĉio povos sukcesi. rido.gif

Diablo (Montri la profilon) 2011-julio-19 04:06:01

AmsterCard:Saluton karaj gesamideanoj!

Kiel vi komprenas, Esperantujo necesas iun interesan kaj grandan aferon.

Do mi proponas krei unu "bombon" t.e. famegan kaj honorindan aĵon en Esperantujo. Tio povas esti traduki animeon 'Naruto' en Esperanto.

La ideo konsistas el kreado de subtitoloj kaj aŭdigo de la animeo.

Bedaŭrinde, mi tute ne scias, kio necesas por tio, sed logike mi pensas ke ni necesas:
1) Tradukistojn. Pli bone se ili estos japanoj mem. Ĉar 'Naruto' naskiĝis en Japanujo.
2) Animaciistojn kiuj povos reskribi japanajn surskribojn en iuj animeaĵoj kaj korekti la animacion al voĉitajn (sonigitajn) subtitolojn al la animeo.
3) Multajn homojn kaj ilojn por ke voĉigu la animeon

Bonvolu respondi, se iu havas ilojn, tempon kaj volon fari tion. Mi tre esperas, ke ankoraŭ unu, unuan filmon ni povos fari perfekte.
Saluton,

Ĉu vi scias pri tiu projekto: https://www.facebook.com/pages/Alpha-la-kafejestri...

Eble, alia bona maniero daŭrigi vian mision estas aliĝi al tia projekto.

Ankaŭ, ĉu vi konas la Lernuzanto 3rdblade3rdblade? Li jam faras mangastilajn bildrakontojn.

Kontaktu lin, kaj priparolu la eblojn. sal.gif

Reen al la supro