Al la enhavo

Galega kaj portugala, ĉu la sama lingvo?

de BrunoBram, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-09 23:42:20

Kion vi opinias?

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-10 08:43:56

Politika demando.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 09:09:15

nikko:Politika demando.
Miaj celo ne estas politika per tia demando, nur lingvisitika.

Heliogabalus (Montri la profilon) 2011-julio-10 21:10:58

Lingvistike ili estas rilataj lingvoj kun unu komuna origo. Ili ja havas kelkajn diferencojn (prononco, vortprovizo, morfologio...).

Estas aliaj lingvoj, kiel la araba, kie la diferenco inter du variantoj estas eĉ pli granda ol tiu inter la galega kaj la portugala, sed oni konsideras al ili parton de la sama lingvo. Male, lingvoj kiel la hindia kaj la urdua estas lingvistike nur variantoj de unu sola lingvo, kvankam oni nomas ilin per diversaj nomoj.

Kion mi volas diri estas ke ofte, la "diferenco" inter lingvoj dependas de historio kaj politiko, kaj ne de la lingvistika vidpunkto.

Mi parolas la portugalan kaj povas altgrade kompreni la galegan, sed evidente estas ankaŭ multaj vortoj kiujn mi ne komprenas. Se mi volas paroli la galegan, mi devas unue ĝin studi.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-13 12:34:58

Heliogabalus:Lingvistike ili estas rilataj lingvoj kun unu komuna origo. Ili ja havas kelkajn diferencojn (prononco, vortprovizo, morfologio...).

Estas aliaj lingvoj, kiel la araba, kie la diferenco inter du variantoj estas eĉ pli granda ol tiu inter la galega kaj la portugala, sed oni konsideras al ili parton de la sama lingvo. Male, lingvoj kiel la hindia kaj la urdua estas lingvistike nur variantoj de unu sola lingvo, kvankam oni nomas ilin per diversaj nomoj.

Kion mi volas diri estas ke ofte, la "diferenco" inter lingvoj dependas de historio kaj politiko, kaj ne de la lingvistika vidpunkto.

Mi parolas la portugalan kaj povas altgrade kompreni la galegan, sed evidente estas ankaŭ multaj vortoj kiujn mi ne komprenas. Se mi volas paroli la galegan, mi devas unue ĝin studi.
La temo interesas al mi jam delonge kaj intrigas al mi kelkaj aferoj koncerne al ĝi. Ĝis nun mi ne povis alveni al konkludo.

Kiam vi aŭas la galegan, kiun elcenton vi dirus, ke vi komprenas aŭ ke iu ajn brazilano povas kompreni (sen esti studinta ĝin antaŭe)? Ĉu 80 %? Ĉu malpli?

Kio okazus se galego vojaĝus en Brazilon kaj li nur parolus la galegan al brazilanoj? Ĉu ili komprenus lin sen granda problemo? Kaj ĉu li al brazilanoj? Kaj kio se anstataŭ gralego estis portugalo? Ĉu brazilanoj kaj galegoj kompreniĝas senprobleme? Kiujn komprenas pli bone brazilanoj, ĉu galegojn, ĉu portugalajn?

Fine, kion vi konkludus sen loko al duboj, ĉu la galega kaj la portugala estas la sama lingvo, ĉu JA, ĉu NE?

Se vi kapablas solvi al mi ĉiujn, tiujn dubojn mi vivos kun malpli da pezo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-13 15:12:12

Ĉu temas pri lingvo aŭ dialekto, oftege estas demando politika.

Se kredi la liston de oficialaj lingvoj, en Berlino oni parolas la saman lingvon kiel en Vieno. Tamen, se du anoj de tiuj urboj interparolus en la urbaj dialektoj, ili verŝajne ne interkompreniĝus. Ĉu du lingvoj? Inverse mi ie legis ke la skandinavaj lingvoj estas plejparte interkompreneblaj. Ĉu nuraj dialektoj?

Antaŭ la disfalo de Jugoslavujo oni parolis pri la serbokroata lingvo, nun serboj kaj kroatoj oficiale parolas malsamajn lingvojn, kvankam la efektiva lingvo certe ne ŝanĝiĝis.

Tial malfacilas serioze kaj objektive respondi la ĉifadenan demandon.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-13 16:33:35

Ankaŭ, en Ĉinio ekzistas multaj lingvoj, pluraj el ili ne estas interkompreneblaj inter ili... Sed la registaro nomas ĉiujn tiujn lingvojn dialektoj el la ĉina lingvo (pro politikaj kialoj, kompreneble).

Pri galega kaj portugala, iam mi eĉ legis, ke iu lingvisto ja skribis, ke la portugala estas dialekto de la galega shoko.gif

Estas tre malfacile distingi inter dialektoj aŭ tre proksimaj lingvoj... Se oni parolas pri brazilanoj kaj portugaloj, mi iam aŭskultis ke ili havas problemojn por kompreni unuj la aliajn... kaj ili oficiale parolas la saman lingvon!

Do, uzi komprenado inter portugaloj kaj galegoj aŭ portugaloj kaj brazilanoj ne sufiĉas por aserti ĉu la portugala kaj la galega estas la sama lingvo.

(mi devas ankaŭ diri, ke kiam mi estis en Hispanio, mi ne povis kompreni kelkajn homojn el Sevilo, kaj el la hispanoj, andaluzoj normale parolas pli simile al la sudamerikanoj ol aliaj).

Amike,

Daniel.

flipe (Montri la profilon) 2011-julio-20 05:04:27

BrunoBram:Kion vi opinias?
Ne estas la sama, sed kiu ke parolas portugalan, povas kompreni la galegan, almenaŭ kiam leganta ĝi.

komparu vin.

Wikipédia portugale
Wikipédia galege

Samaj inter portugala kaj galega

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-20 09:15:37

Mi havas grandan problemon por konkludi ĉu ili estas la sama lingvo, ĉu ne. Post duona vivo studanta tiu(j)n lingvo(j)n, mi ne povis alveni al konkludo.

Estas galegoj kiuj diras ja, galega estas la sama lingvo, kaj aliaj diras ne. La Reĝa Akademio de la Galega Lingvo uzas gramatikon ege proksima al tiu, de la hispana, sed ankaŭ ekzistas alia gramatiko, nomita "reintegraciista", pli proksima al la portugala gramatiko. Eĉ ekzistas Galega Akademio de la Portugala Lingvo, kiu uzas rekte la portugalan gramatikon.

Mi rigardas kaj regigardas la galegan kaj la portugalan, kaj kelkfoje mi pensas, ke ili ja estas la sama lingvo, sed alifoje dubas. Mi esperas alveni iam al konkludo.

fo_q (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 21:04:12

BrunoBram,

Tiu demando via estas polemika ankaŭ en Portugalio kaj Galegio. Ekzistas du teorioj tie, la "izola teorio" [isolacionista] kaj la "reintegriĝa teorio" [reintegracionista].

La lingvistikistoj ankaŭ ne havas kongruajn ideojn unu kun la aliaj... Kelkaj diras ke la du lingvoj evoluis de la sama pralingvo, aliaj diras ke la portugala estas galegida lingvo...

Sed ĉiukaze mi supozas - kaj mi povas esti erara ĉar mi estas BRAZILANO, kaj ne portugalo, galego aŭ kastilo - ke Kastilio iom pertrude kastiligis (t.e. hispanlingvigis) la galegan ortografion. La galega ortografio ankaŭ havas plurajn versiojn tiujn, kiuj varias de galeglingva instituto al alia. Oni jam diris al mi ke la galega lingvo kiu estas plej proksima de la ĉiutaga lingvo en Galegio estas la de "Xunta de Galicia". Sed mi tute ne scias...

Pri mi, mi tute komprenas la galegan lingvon, kaj mi iam volas lerni ĝin paroli! Sed mi simple interesiĝas pri la temo... Sed mi ne povas diri la samon pri ĉiuj brazilanoj, sciu ke kelkaj simple ne komprenas la esprimojn kaj akĉentojn de Lisbono mem. Laŭ mi, nuntempe la galega kaj la portugala estas treege proksimaj lingvoj, sed ja malsimilaj lingvoj. Galega homo povas veni ĉi tien kaj komunikiĝi se li/ŝi parolas MALRAPIDE. Ŝajnas ke la problemo pri interkomunikiĝo inter brazilanoj kaj eŭropanoj kiuj parolas la portugalan/galegan estas pure akĉenta, tute ne sintaksa, ortografia, morfologia, ktp ktp.

Reen al la supro