Al la enhavo

Filmoj en esperanto

de Ryuuichi, 2011-julio-16

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-16 12:01:52

Saluton forumuloj! Mi pensas ke mi jam havas bonan nivelon por bone kompreni filmon en esperanto. Do, mi volus ke vi rekomendas al mi kelkaj filmoj kaj retpaĝoj kie mi povas elŝuti ilin.

Dankon por ĉiuj vi rekomendoj! lango.gif

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-16 12:09:10

Elŝutu "Angoroj" (1964) el E-mule. Ĝi estas la unua filmo en Esperanto. Mi rekomendas ĝin al vi.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-16 14:44:30

BrunoBram:Elŝutu "Angoroj" (1964) el E-mule. Ĝi estas la unua filmo en Esperanto. Mi rekomendas ĝin al vi.
Dankon pro via konsilo, mi provos elŝuti tiun filmon. ridulo.gif

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-16 15:14:30

Ne dankinde.

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-julio-16 15:22:31

mi ĉiam aŭkultis bonajn komentojn de incubus http://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-16 15:37:19

jpablo68:mi ĉiam aŭkultis bonajn komentojn de incubus http://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus
Mi ne povas opinii pri Incubus kiel filmo, sed la Esperanto uzata en ĝi ne estas bona, ĉar la aktoroj ne estis esperantistoj kaj ŝajne neniu lernis ilin korekte prononci. La rezulto estas, ke la prononco ege fuŝas.

Sed en Angoroj la aktoroj ja estis esperantistoj, eĉ partoprenas rimarkindaj esperantistoj, kiel Raymond Schwartz, kaj la prononco ja bonas. Ĝi estas amuza kuriozaĵo.

Ankaŭ estas la brazila filmo Gerda malaperis, bazita en verko de Claude Piron, kiun mi ne spektis kaj pro tio mi ne povas opinii. Kaj ne multe pli estas, krom kelkaj amatoraj filmaĵoj en YouTube.

Mankas filmoj en Esperanto.

rynasaurus (Montri la profilon) 2011-julio-16 15:40:58

Laŭ mia opinio, Incubus estas malbona filmo, haha. Mi rigardis vin kaj povas kompreni la geaktoroj, sed ĝi ĝenerale estis malbonfilmo.

Estas filmoj kiun oni povas rigardi per YouTube, kvankam. Tiuj estas Gerda Malaperis! kaj la lernado-filmo, La Pasporto Al La Tuta Mondo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-16 16:42:08

Ekzistas dublitaj versioj de almenaŭ du Simpsons-epizodoj. Ie tie ĉi troviĝas datumoj de FTP-servilo, kiu enhavas Espetantaĵojn, interalie tiujn du epizodojn.

KlavieR (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 23:23:26

Reen al la supro