Al la enhavo

Pli pri cenzuro: kial oni forviŝis la konton de mijio?

de BrunoBram, 2011-julio-16

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-16 22:22:57

Mi ŝatas Lernu!, ĝi estas bono loko por lerni Esperanton kaj mi volas nek forlasi ĝin nek havi problemojn.

Sed ŝajne oni forviŝis la konton de la uzanto mikijo. Kial? Al mi interesis legi liajn opiniojn.

Mi pensas, ke cenzuri kontojn kaj fadenojn de uzantoj ne estas bona metodo por engaĝigi homojn al esperantismo.

Kiel mi jam komentis en alia fadeno, Lernu! ne permesas kaj cenzuras temon tiom naturala kiel sekseco, kiel ĝi faris kun kelkaj el miaj fadenoj. Eĉ ne pornaj fadenoj, sed nur pri sekseco aŭ eĉ nur pri pipraj spritaĵoj. Kio okazas do?

Mi malamas tiom da cenzuro en interreto. La problema ne estas nur pri Lernu!. Ekzistas sovaĝa cenzuro en la tuta interreto, kaj Lernu! estas nur plia ero de tiu bedaŭrinda ĉeno.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-17 06:33:21

Ĉu via demando estas serioza? senkulpa.gif

Tio ne vere rilatas al cenzuro. Mi(k/ĉ/ch)ijo skribadis pri aferoj tute ne rilataj al la temoj de la fadenoj. Li ofendis homojn, kiuj prenis lin serioze. Tio do tute ne estas cenzuro, sed efektivigo de la forumreguloj, kiujn ni ĉiuj akceptis registriĝante.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-julio-17 08:39:57

darkweasel:Ĉu via demando estas serioza? senkulpa.gif

Tio ne vere rilatas al cenzuro. Mi(k/ĉ/ch)ijo skribadis pri aferoj tute ne rilataj al la temoj de la fadenoj. Li ofendis homojn, kiuj prenis lin serioze. Tio do tute ne estas cenzuro, sed efektivigo de la forumreguloj, kiujn ni ĉiuj akceptis registriĝante.
Jes,ĉar ne ĉiuj Esperantistoj volas esti
la simioj BONOBOJ,vivmanieron de kiuj aprezas Mi(k/ĉ/)ijo,BB - seksaj-sociaj
revoluciistoj.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-19 22:06:43

Mi?ijo mem forviŝis kelkajn el liaj kontoj.

Almenaŭ la unua, kaj mi pensas ke ankaŭ la lasta.

Kiam li unue diris 'mi ne plu volas partopreni de tiu paĝaro', li forviŝis sian konton... La tago antaŭ lia tuta malapero, li diris la samon due...

Multajn regulojn li ne respektis... Li insultis homojn nur por insulti, li eĉ kontraŭdiris sin mem, nur por daŭrigi tiujn diskutojn kaj insultadojn...

Mi ne ŝatas cenzuron (kaj mi pensas ke via opinio pri malpermesi stultajn programojn per televido estas ankaŭ cenzuro), sed mi pensas ke Mi?ijo ricevis justan punon pro lia konduto... Multaj diris al li ke li kontraŭis la regulojn, kaj li fajfis pri tio.

Amike,

Daniel.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-21 02:02:19

Tio ĉi estas nur forumo en interreto, al mi tute ne ĝenas, ke iu insultas, ĉar tio estas forumo. Se tio estus la reala vivo estus nur malsame, sed en interreto oni devus havi liberon diri io ajn. Se iu insultas vin ne legu ĝin, sed ne forigu ĝin.

Stultajn programoj en televido ja estas grava insulto, ĉar ili estas adresataj al la tuta socio, al milionoj da homoj. Tio ja estas grava, ne insultoj de homoj en interreto.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-21 12:59:58

Jev jam eksplikis ke nur unu el la (jam) ses kontoj el Mi?ijo estis forigita de la teamo. La aliajn kontojn forigis li mem.

Ŝajnas ke Mi?ijo ŝatas fari tion.

Al mi ne ŝatas esti (direkte) insultita, pere de neniu medio, nek en la "reala" vivo, nek en la forumo (kiu ankaŭ estas reala).

Se mi respondas serioze al Mi?ijo, mi ne ŝatas ke li respondas al mi nur ridante pri mia foto kaj dirinte kiel sola argumento ke mi ŝajnas simion...

Mi multe diskutis la ideojn de Mikijo, kaj vi povus vidi ke mi NENIAM insulti lin... sed li respondis al mi kun personaj insultoj pli ol kvin fojoj...

Amike,

Daniel.

Reen al la supro