Al la enhavo

Plia fadeno cenzurata en Lernu!. Ĉi-foje pri gejaj esperantistoj

de BrunoBram, 2011-julio-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-17 10:14:36

Hieraŭ, antaŭ ol mi enlitiĝis, mi vidis fadenon titolitan "Gejaj esperantistoj", kie la aŭtoro demandis ĉu en Lernu! estis samseksemaj esperantistoj kaj interesiĝis pri ilia situacio en siaj landoj.

Sed hodiaŭ mi serĉadas la fadenon kaj ĝi ne aperas ĉie. Oni forviŝis ĝin. Do ŝajne Lernu! ne nur cenzuras fadenojn pri sekso kaj sekseco, sed ankaŭ fadenojn pri samseksemuloj.

Mi ne imagis, ke Lernu! estu tiom subpremanta. Tie ĉi estas pli malpli la sama cenzuro ol en la tuta interreto. Tio ŝajnas policejo aŭ kristana sekto.

Mi ne volas forlasi Lernu!, ĉar ĝi utilas al mi por lerni Esperanton, sed mi tute ne ŝatas tiun ĉi subpremadon de fadenoj, opinioj, seksecoj kaj uzantoj.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-17 10:56:04

Mi petas pardonon, la fadeno ja estas ankoraŭ. Mi ne bone serĉis.

Sed ne devus strangi, ke mi estas suspektinta tiel post vidi la fermon de kvin fadenoj kaj la forviŝo de tri-kvar kontoj.

Reen al la supro