Al la enhavo

Hodiaŭ estas la xx-a tago.

de zan, 2011-julio-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:11:51

Ĉu vi ne ĝeniĝas pro tio, ke la esprimo de dato kaj tiu de ne-dato estas la sama?

Hodiaŭ estas la deknaŭa tago de Julio.
Hodiaŭ estas la deknaŭa tago ekde la komenco.

En la japana lingvo oni povas distingi la du esprimojn sen "de XX". Por la unua - "19 nichi", por la dua - "19 nichi-me".

Mevido (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:19:49

Hodiaŭ estas la deknaŭa tago ekde la komenco de Julio ! rido.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:30:36

Mi pensas ke oni distingas jene.

La deknaŭa de Julio estas dato.

La deknaŭa tago de nia ferio estis efektive la dekoka de Julio.

HaleBopp (Montri la profilon) 2011-julio-19 12:09:06

Mi ankaŭ pensas ke estas neniu diferenco inter la du esprimoj, ĉar la deknaŭa de Julio egalas la deknaŭa tago ekde la komenco de Julio.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-19 21:01:39

HaleBopp:Mi ankaŭ pensas ke estas neniu diferenco inter la du esprimoj, ĉar la deknaŭa de Julio egalas la deknaŭa tago ekde la komenco de Julio.
Nur se li parolas pri la komenco de julio... Li eble parolas pri la komenco de liaj ferioj, aŭ de iu kongreso, aŭ de la ĉina jaro...

Kara Zan,

En pluraj lingvoj oni uzas -a nombrojn por datoj (ekzemple, la angla kaj la germana lingvoj...). En mia denaska lingvo (la hispana) oni normale uzas du, tri, kvar, ktp, sed, por la unua tago de la monato, en kelkaj landoj oni uzas 'unu', kaj en aliaj oni uzas 'unua'.

En Esperanto, Zamenhof decidis uzi -a nombrojn por datoj, kaj oni parolas pri la xx-a tago de la monato. Tio ne estas tiom komplika afero.

Amike,

Daniel.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-20 00:00:26

Dankon pro viaj respondoj.

henma:En Esperanto, Zamenhof decidis uzi -a nombrojn por datoj, kaj oni parolas pri la xx-a tago de la monato. Tio ne estas tiom komplika afero.
Jes, mi alkutimiĝis tion.

Tamen, kiam oni demandas pri dato, oni ne diras: "Kioma tago?" sed diras: "Kiu dato?", ĉu ne?
Nelogika, tamen, akceptebla.

Se temas pri festo, kongreso k.s., ĉu oni diras: "Kioma tago?" ?

Maljuna edzo: Kiu dato estas hodiaŭ?
Edzino: La 20a tago de Julio.
M: En kiu dato komenciĝos nia kongreso?
E: Hodiaŭ.
M: Mi devas iri tien por prelegi.
E: En kioma tago vi prelegos?
M: En la dua tago.
E: Ĉu vere? Ni tuj ekiru!

Ĉu mia uzado ne eraris?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-julio-23 02:23:49

Pensu ankaŭ pri "kioma horo"

- Kioma horo estas nun?
- Nun estas la 9-a horo.
- Do estas jam la dua horo de la kunveno, ĉu?
- Jes.

Reen al la supro