Al la enhavo

Charlie Denison: Ne Ĝisu Al Mi (kantoteksto)

de mateno, 2011-julio-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

mateno (Montri la profilon) 2011-julio-24 13:09:27

Aperis en la babilejo peto transskribi la tekston de la kanto Ne Ĝisu Al Mi de Charlie Denison, kiun eblas aŭdi ĉi tie:
http://radioverda.com/programoj/2011/6/23/rv182-20...
(komenciĝas ĉe tempo ĉ 13:10)

Kaj mi (a) ne volas enmeti multegon da teksto en la babilejon, (b) pensas ke eble ankaŭ aliaj homoj interesiĝos, (c) pensas ke mi eble ne tute perfekte faris kaj aliaj forumanoj povas kunhelpi. Ĝi en iuj lokoj iom malfacile kompreneblas (mi precipe malcertas pri la fino de la dua strofo). Do jen kiel mi aŭdas ĝin:
Charlie Denison: Ne Ĝisu Al Mi

"Ĝis!", ŝi diris,
Irante foren,
Kaj mi pensis
Ke ŝi ne diris vere:
Ĝi signifas ke estos alia fojo,
Ne kiam oni elektas alian vojon, do

(Rekantaĵoridulo.gif
Ne ĝisu al mi,
Kiam vi volas foriri,
Simple malaperi
Kaj deziri ne ĉeesti!
Ne ĝisu al mi,
Nun diru tute honeste,
Se vi ne povas resti
Kaj ne plu ĉeesti!

La suno brilis kaj kantis birdoj,
Ekplenis mian koron maleksplikebla ĝoj'
Pordo fermas, al li vaste malfermos
Do ne vi forlasu tiun kiun vi deziros, do

(Rekantaĵoridulo.gif
Ne ĝisu al mi,
...

Ne ĝisu al mi,
Se volas diri vi ĉiam,
Kaj vi ne scias kiam
volus reveni al mi jam -- neniam!

Ne ĝisu al mi!
Estas en ĝi kelkaj gramatikaj eraroj kaj malglataĵoj, pri kiuj necesas atentigi: en ĝusta lingvaĵo, iu (homo) fermas pordon; kaj la pordo fermiĝas, fermiĝis, aŭ estas fermita; kaj por alia homo la pordo vaste malfermiĝos. Tio kio estas en la teksto, estas gramatike malĝusta.

Ankaŭ, povas esti ke mian koron ekplenigis malekspligebla ĝojo; aŭ mia koro ekplenis je maleksplikebla ĝojo. Sed, denove, tio kio estas en la teksto, malĝustas.

Ankaŭ la du lastaj versoj de la rekantaĵo estas iom maleleganta konstruo: mi dirus, "se vi ne povas resti kaj plu ĉeesti"; aŭ "se vi ne povas resti, kaj ne plu volas ĉeesti". Tio kio estas en la teksto, al mi impresas malglate; tamen mi hezitas diri ke ĝi estas komplete malĝusta.

Mi esperas ke tio ĉi helpos ridulo.gif Korektoj bonvenaj!

Reen al la supro