Al la enhavo

3 jaroj de esperantistiĝo

de LeandroFreitas, 2011-julio-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

LeandroFreitas (Montri la profilon) 2011-julio-28 16:28:22

Saluton, karaj.

Hodiaŭ mi celebras mian tri-jaran esperantistiĝon. Estis por mi tre fruktodonaj jaroj, kiuj ebligis min koni multajn interesajn personojn. Mi eĉ ne memoras klare mian antaŭesperantan vivmanieron. Mi povas nuntempe okupigi mian tutan tempon kun gravaj farendaĵoj, kaj tiamaniere senti min utila al la socio. Mi dankas al vi ĉiuj, kiuj kontribuis tiamaniere dum tiuj tri jaroj. Pro tio, hieraŭ vespere mi skribis mian unuan poemon en esperanto. Malgraŭ ke mi ne estas poemisto, ĝi aperis el mia tuta koro, sed mi malkovris kiel mafacila estas rimi en esperanto. Mi antaŭe pardonpetas pro la eraroj kaj infana etoso de la poemo. Ĝis revido al ĉiuj.

Ebliga Divido

Mi dividis mian koron je multaj partoj.
Tio okazis antaŭlonge, ekde mia konsciiĝo.
“Science ĝi ne eblas”, oni diras, sed faktoj
tiaj estas la nuna kaŭzo de mia integriĝo.

La unua parto “Familio” nomata
pro troiga spaco, nuntempe plenokupata,
fariĝas la plej granda en mia malgranda koro.
Due “Amikoj”-n mi havas,
kiuj aperas en konvena horo,
kiuj ĉeestas kiam estas ploro,
kaj tre zorgeme miajn larmojn lavas.

Kaj kiel forgesi la samlaboremulojn
kunsuferantaj la ĉiutagajn taskojn?
Festante sukcesojn, konsolante fiaskojn,
tra ili mi vidas min, kiel speguloj.

Sed multaj aliaj aperus,
kaj eĉ certe konkurus,
se estus papero kaj tempo
en tiu-ĉi poema esploro.

Dividita je multaj partoj mia malgrava koro
mi volas diri al vi, esperantistoj,
ke mi sentas vin amikojn,
familianojn, samlaboristojn...

Sed ĉefe mi devas anonci
laŭte kiel greka aktoro,
ke ene de mia koro,
ĝis funde vi povas imagi,
jam loĝas ega feliĉo
ĉar kune ni povas agi.

Leandro FREITAS (Brazilo)
la 28-an de julio 2011

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-28 17:03:30

Gratulon pro bela poemo. Eble vi devus submeti ĝin al beletra konkurso de Esperanta Kongreso, aŭ loka aŭ internacia. Alternative, eble ĝi taŭgas por revuo, ĉu loka aŭ internacia.

Jen komento: miaopinie la fino de la antaŭlasta strofo estu
"ke mi sentas vin amikoj,
familianoj, samlaboristoj...",

t.e. sen la akuzativo, ĉar estas subkomprenata "esti": "mi sentas vin (esti) amikoj", ktp.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-29 08:04:46

Gratulon kun via tri-jara esperantistiĝo. Mi esperas ke venos multaj pliaj jaroj estontaj.

diogotux (Montri la profilon) 2011-julio-30 00:37:39

Via poemo estas plena je Esperantismo, kaj homaranismo. Ne estas la plej bela poemo kiun mi ajn vidis, tamen se la enhavo de ĝi spegulas vian koran senton, mi povas fari nenion krom laŭdi vian inspiron kaj danki pro montri ĝin al ni. Ĝia temo ja estas ni, Esperantistaro.

Ja, via poemo montras nenion krom via sento kaj opinio, tial ĝi estas bela.

Reen al la supro