Al la enhavo

Flughafena ĝenokazo

de 3rdblade, 2011-julio-31

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-31 07:37:31

Mi vojaĝis de Japanio al Aŭstralio tra Singapuro hieraŭ. En la flughaveno de Osakao, mi aĉetis bonan japanan viskion, kiel donaco, ĉe 'sen-imposta' butiko. Mi eniris la aviadilon kaj ni flugis al Singapuro senokaze. Atendinte tie dum 3 horoj, mi iris al la pordo por eniri la duan aviadilon. Sed, la doganuloj demandis, ĉu la viskio estis mia. Jes, mi respondis. Ne sinjoro, ili diris, oni ne devas vojaĝi al Aŭstralio kun botelo kiu ne estas sigelita en la ĝusta, fermita, plasta sako. (La botel-kovrilo ne estis sufiĉa.)

"Kio? Mi tute ne povis scii! Kial la butiko en Japanio ne ensakigis la botelon?"

"Mi ne scias, sinjor'. Ne estas nia problemo."

Dokumento pruvis ilian pretendon. Mi ne povis disputi. Tiel, mi perdis la viskion. Tre ĝena! Eble la doganuloj estis malvirtaj. Kial la doganuloj en Aŭstralio ne konfiskus ĝin? Sed, ho ve, la afero estas pasinta.

Uloj, doubl-kontrolu viajn devojn, kiam vi aĉetis ion de flughavena butiko. Precipe kiam vi flugus aŭstralien. malgajo.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2011-julio-31 08:02:54

La doganuloj ĉiam elpensas surprizigaĵojn. Mi spertis saman foje.
Interalie, mi supozas, ke la fermita plasta sako servas por sekureco, ĉar la viskio eble elfluinta (ankaŭ eble pro malgranda premo de aero en alta atmosfero) el la botelo estas danĝera. Ĝi povas eĉ ekbruli.

Sxak (Montri la profilon) 2011-julio-31 08:15:49

Kial vi ne finis tiun botelon en 3 horoj? Cu ĝi estis 20litra?

manu_fr (Montri la profilon) 2011-julio-31 12:18:50

Ŝak:Kial vi ne finis tiun botelon en 3 horoj? Cu ĝi estis 20litra?
Mi pensis ekzaktsame ! Do nun, estas doganoj kiuj trinkas viskion al via sano ... kaj certe ridegas (sub influo de alhôlo certe ) pro via malŝanco !

Kia domaĝo !!

rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-01 17:20:59

3rdblade:.. mi perdis la viskion .. malgajo.gif
Domaĝe! Ĉu temas pri nova internacia regulo por flughavenaj senimpostaj butikoj?

3rdblade (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 02:38:30

Miland:
3rdblade:.. mi perdis la viskion .. malgajo.gif
Domaĝe! Ĉu temas pri nova internacia regulo por flughavenaj senimpostaj butikoj?
Mi ne certas, sed certe Singapuro-flughaveno estas estas severa, kaj iom malsama ol aliaj flughavenoj. Normale, la doganejo kaj rentgenilo estas antaŭ la pasport-kontrolejo, sed en Singapuro la doganejo estas antaŭ la aviadila enirejo. Eble ili havas 2 doganejojn.

Reen al la supro