Al la enhavo

E-kurso dum Ĥaosa Komunikada Tendaro 2011

de wuerfel, 2011-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 01:39:59

Dum la Ĥaosa Komunikada Tendaro de la Ĥaosa Komputila Klubo (CCC) en Finowfurt apud Berlino en Germanio de la 10a ĝis la 14a de aŭgusto 2011 Martin Haase kaj mi gvidos Esperanto-kurson por progresintoj. Ni komencos je leciono 3 de la kurso “Esperanto en dialogo” de Rudolf Fischer. Komence ni donos superrigardon pri la unuaj du lecionoj.

La kotizo por la tendaro estas 175 eŭroj, 50 eŭroj por post la 10a de aŭgusto 1993 naskiĝintoj.

https://events.ccc.de/camp/2011/wiki/Esperanto

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 05:50:53

Hodiaŭ, tagon 5, la Esperanto-lernantoj matenmanĝos kune kun la spertuloj je la 12a tagmeze ĉe “Muttern” diagonale vidalvide de la itala ambasadejo.

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-14 14:56:06

Mi dankas ĉiujn partoprenintojn kaj helpintojn kaj deziras bonan hejmenvojaĝon!

wuerfel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-17 15:15:28

Karaj,

laŭ peto mi raportas pri la Ĥaosa Komunikada Tendaro en Finowfurt pasintsemajne, kie Martin Haase
kaj mi gvidis Esperantokurson por progresintoj laŭ la kurso “Esperanto en dialogo” de Rudolf
Fischer. Mi anoncis ĝin kiel laborgrupon. Bedaŭrinde la organizantoj decidis lastmomente, ke
laborgrupoj estas aparte en la vikio, sed ne en la superrigardo pri prelegoj. Do multaj homoj
trovis tiun laborgrupon ne tuj. Malfrue dum la unua tago de la kvintaga aranĝo ni ripetis la
unuajn du lecionojn kaj la sekvontajn tri tagojn ni sekvis la trian lecionon dum du horoj fruvespere.
Ni havis kvin ŝangantajn partoprenantojn. Dum la lasta tago ni matenmanĝis kune, kursanoj, instruistoj
kaj aliaj spertuloj, inter ili la prezidanto de la Aŭstra Esperanto-Junularo, sume sep, babilante.

Ne ĉiuj, kiuj volis veni, ĉestis. Eble la kotizo de 175 eŭroj timigis. Ankaŭ biletoj ne estis haveblaj
spontanee pro neatendite granda anticipia vendado. La laborgrupejo estis hangaro kun ĝis tri samtempaj
laborgrupoj. Do ĝi havis iom tro da krombruoj. La kvaran tagon la vetero estis sufiĉe bona por sidi ekstere
sur la herbaro, sed ankaŭ tie atendis distraĵoj kiel aviadiloj. Krome ni estis nur unu el mil partoprenindaĵoj
kiel konstruo de raketo, radikomunikado uzanta la lunon kiel spegulegon aŭ vizito ĉe Milliways, la
restoracio ĉe la fino de la universo, kun sencesa fluo de senpaga biero.

Tamen la kurso kun partoprenintoj el Germanio, Aŭstrio, Italio kaj Usono estis sukceso kaj konvenis bone
en la internacia kaj komunikema etoso de la tendaro.

Martin Haase kaj mi jam planas laborgrupeton “Esperanto por kodumuloj” por la Ĥaosa Komunikada
Kongreso en decembro.

Amike
Tomaso

Reen al la supro