Al la enhavo

Klasikaĵo

de nikko, 2011-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 06:49:50

Verda Stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas ...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo,
la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

rido.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 07:56:25

Vera klasikaĵo, kiu verŝajne neniam perdos sian aktualecon...

maratonisto (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 10:21:21

Mi asertas sen insisto:
Estas mi esperantisto.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 10:38:33

Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 11:30:54

nikko, ĉu vi mem verkis tion?

nikko (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 11:41:26

vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif

Sxak (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 12:00:46

Mi jam ekde longe havas 1 linion de tiu poemo sur mia avataro ridulo.gif

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 13:09:10

nikko:
vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif
Nu, kial tiel akre? Mi ne prezentas min kiel fakan ĉioscian Esperantiston,sed tiun verkon mi scias delonge.
Sed mi opinias, ke iuj novaj esperantistoj povas pensi pri vi (kai vi mem,evidente) kiel pri juna,eminenta geniulo,kaj mi per du linioj serĉe avertis.Sen shoko.gif .

nikko (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 14:27:19

vidas vandenis:
nikko:
vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif
pri vi (kai vi mem,evidente) kiel pri juna,eminenta geniulo.
Hahaha! Bona ŝerco. Ne, mi titoligis fadenon "Klasikaĵo", do mi tute ne povas rilati al kreo de klasika verso, mi ne estas 120 jaraĝa.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 15:47:40

nikko:
vidas vandenis:
nikko:
vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif
pri vi (kai vi mem,evidente) kiel pri juna,eminenta geniulo.
Hahaha! Bona ŝerco. Ne, mi titoligis fadenon "Klasikaĵo", do mi tute ne povas rilati al kreo de klasika verso, mi ne estas 120
jaraĝa.
Nu, se eĉ darkweasel certiĝis, tiam kion ĉi tie pri mi ...
malsenkulpa.gif

Reen al la supro