Al la enhavo

TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado) en Esperanto

de Lom, 2011-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Lom (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-09 09:22:58

El RET-INFO :
TED, tamen ne teda

TED (Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado) estas usona fondaĵo kreita en 1984 por disvastigo - per prelegoj senpage
spekteblaj - de ideoj interesaj kaj utilaj por la tuta mondo. Vastega estas la temaro : scienco, arto kaj fasonado, politiko, edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo.

Pliaj detaloj estas legeblaj ĉe
– Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/TED_(konferencoj)
– kaj WikiTrans http://epo.wikitrans.net/TED_(konferenco)

Lu Wunsch-Rolshoven, de Esperantoland (http://www.esperantoland.org) atentigis en la listo [esper-inform] ke jam dudeko el la ĉirkaŭ 800 prelegoj havas subtekstojn en Esperanto. Bonvena estos kunlaboro de interesatoj por kreado de subtekstoj por ceteraj prelegoj.

Adreso por E-lingvaj filmo-prelegoj: http://www.ted.com/translate/languages/epo

laŭ [Henri Masson]

Reen al la supro