Al la enhavo

Gramatikaj korektiloj

de utku, 2011-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-23 19:29:53

Mi vidis reklamon de Gramarly ĉe lernu! kaj iome esploris pri ĝi. Ekzistas multaj similaj iloj ankaŭ por Esperanto. Ĉu vi jam uzis tian ilon en iu ajn lingvo? Kiom utila estas ili, vi pensas?

Dominique (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-23 20:13:48

utku:Mi vidis reklamon de Gramarly ĉe lernu! kaj iome esploris pri ĝi. Ekzistas multaj similaj iloj ankaŭ por Esperanto. Ĉu vi jam uzis tian ilon en iu ajn lingvo? Kiom utila estas ili, vi pensas?
Laŭ mi utilas. Certe gravas lerni la gramatikon de la lingvo, kaj programo ne trovas ĉiujn erarojn. Tamen, programo povas helpi trovi iujn erarojn. Mi nun laboras pri la Esperanta versio de LanguageTool (Lingvoilo). Ĝi estas libera plurlingva gramatika kontrolilo, kiu funkcias aŭ per LibreOffice/OpenOffice, aŭ per Thunderbird, aŭ per la komanda linio, aŭ ene de kelkaj teksto-redaktiloj kiel Vim aŭ Emacs. Devus funkcii per Vindozo/Linukso/Mak ĉar estas verkita en Java. Ĝi fojfoje atentigas pri neveraj eraroj, sed ne tro ofte. Mi ekzemple ĵus kontrolis artikolon ĉe Liberafolio. Lingvoilo atentigis pri 6 eraroj: 4 el ili estas veraj eraroj, 2 estis neveraj eraroj. Do sufiĉe utilas.

Mi daŭre plibonigas la Esperantan kaj francan versiojn, kiam ajn mi havas ideojn por atentigi pri novaj oftaj eraroj. Mi fakte ŝatus ricevi ideojn de uzantoj pri eraroj, kiujn Lingvoilo ankoraŭ ne trovas.

Jen ekrankopio per OpenOffice/LibreOffice.

La lasta oficiala versio estas Lingvoilo-1.4 (2011/06/26). Mi jam faris multajn ŝanĝojn ekde tiu lasta versio 1.4. Do por tiuj, kiuj estas pli aventuremaj, eblas elŝuti la plej «freŝan version» ĝisdatigota ĉiu-tage.

Reen al la supro